Jen ĝojiga sanktanikolaa donaceto – ĈEA-estraro povas
informi vin, ke Biblioteko de
Esperanto-Muzeo en Svitavy partoprenis ĉi-oktobre en subvencia konkurso pri
subteno el la fonduso Biblioteka
Apogo Roma kaj Poul Thorsen kaj sukcesis ricevi
155 eŭrojn por kompletigo de la librokolekto per novaj
valoraj publikaĵoj, kiuj estos kompreneble disponeblaj ankaŭ por
ĈEA-membroj.
La listo de la petitaj libroj estis jena:
La Arto labori kune. Festlibro por Humphrey Tonkin. UEA. Rotterdam. 2010. 901 paĝoj.
Esperanto: komenco, aktualo kaj estonteco. Aktoj de la 33-a Esperantologia Konferenco en la 95-a Universala Kongreso de Esperanto, Havano 2010. V. Benczik, H. Tonkin, S. Štimec, Ch. Kiselman, A. Wandel. UEA. Rotterdam. 2011. 116 paĝoj.
Ĉu nur-angla Eŭropo? Defio al
lingva politiko. Robert Phillipson. Tradukis I. Ertl. UEA. Rotterdam. 2004.
254 paĝoj.
Sed homoj kun homoj. Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905–2005. Ziko Marcus Sikosek. UEA. Rotterdam. 2005. 197 paĝoj.
Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la E-kulturo. Boris Kolker. UEA. Rotterdam. 2005 (3a eld). 280 paĝoj.
Religiaj kaj filozofiaj ideoj de Zamenhof: kultura kaj socia fono. Aktoj de la 32-a Esperantologia Konferenco en la 94-a Universala Kongreso de Esperanto, Bjalistoko 2009. T. Sadan, V. Šilas, Z. Romaniuk, Ch. Kiselman, H. Tonkin UEA. Rotterdam. 2010. 64 paĝoj.
Tuj apude. Gvidilo tra la kvartalo de la Centra Oficejo de UEA. Humphrey Tonkin. UEA. Rotterdam. 2008. 56 paĝoj.
Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma
perspektivo. Probal Dasgupta. Mondial. Novjorko. 2011. 243 paĝoj.
Homarano. La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof. Aleksander Korĵenkov. Sezonoj / Litova E-Asocio. Kaliningrado / Kaunas. 2011 (2a eld). 359 paĝoj.
La libroj estos disponigitaj sekvonjare. Pri ilia pruntebleco ni informos vin.
Per la decido de Claude Nourmont, estrarano pri kulturo kaj vicprezidanto de UEA, kaj Osmo Buller, gxenerala direktoro de UEA, subvencion en formo de Esperanto-libroj ricevis ankaŭ Demokratia Kongolanda Esperanto-Asocio (250 EUR), Asocio de Beninaj Esperantistoj (250 EUR), Reza Kheir-Khah (Tajvano, Cxinio; 200 EUR), Marc Vanden Bempt (Belgio; 155 EUR), Triesta Esperanto-Asocio (Italio; 100 EUR) kaj Kroata Esperanto-Ligo (55 EUR).
Kun la vivo kaj agado de la Esperanta poeto Poul Thorsen (1915–2006) eblas konatiĝi en la retejo www.poulthorsen.dk .
fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu, -padv-