Nova filmeto pri Ĉeĥio Esperante dublita

La ĉeĥa urbo Ústí nad Orlicí, situanta en Regiono Pardubice, estis inter la 6– kaj la 8-a de novembro 2015 okazloko kaj financa subtenanto de la Anstataŭa 15-a Kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Ni ofertas al vi nun mallongan filman viziton de la urbo kaj de ĝiaj vidindaĵoj.

Unu el rekompencoj flanke de ĈEA estis kompletigo de la informoj pri la urbo en esperanta Vikipedio (kaj kreo de novaj pri la ĉirkaŭaĵo) kaj dublado de la oficiala kvarminuta informa filmo pri la urbo al Esperanto. La tradukon kaj voĉregistraĵon realigis Vladimír Türk. La premiero okazis kadre de la kongreso dum ĉeesto de la urbestro Petr Hájek.

Post Kristnaska kaj novjara paŭzo kaj post akiro de aŭtoraj informoj kaj fina teknika prilaboro ni kun plezuro disponigas la filmon por la publika prezentado (sub licenco CC 4.0 BY-NC-ND – atribuo de aŭtoreco – nekomerca uzo – neniuj derivaĵoj).

Aldone jen FOTOGALERIO el la programo ĈEA-Kongreso.

Se la filmeto plaĉis al vi – viaj komentoj kaj reagoj, montrantaj al la urbestraro realan internacian funkciadon de Esperanto, estas bonvenaj!

  • padv-

  • publikita 5. 2. 2016
  • 1035 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Vladimír Türk

#1 Vladimír Türk

"Kaze de la filmeto" - Se la filmeto?

před 9 lety
Jarka

#2 Jarka

Dank´al laboremaj personoj ni povus refresxigi niajn rememorojn pri tiu urbo.

před 9 lety
Oldřich Arnošt Fischer

#3 Oldřich Arnošt Fischer

Bela filmo.

před 9 lety
Milan

#4 Milan

Inda iniciativo.

před 9 lety
Georgo

#5 Georgo

Mi vidis belan chirkauajhon. La filmo bone montras la historion kaj vivon de la ejo, urbo. Gratulon al la farine de la filmeto.

před 9 lety
Georgo

#6 Georgo

Gratulon al la farinto de la filmeto.

před 9 lety
Josef Vojáček

#7 Josef Vojáček

Bela rezulto.
Kaze ke la filmeto... realan internacian funkciadon...

před 9 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024