Nova konkurso de lernu!

Dum pli ol 8-jara ekzisto lernu! de tre malgranda kaj modesta retejo kreskis ĝis granda portalo, tradukita en pli ol 30 lingvojn, kaj nun ĝi jam longan tempon estas la plej granda reta Esperanto-kursejo en la tuta mondo. Kaj nun tiu ĉi paĝaro havas pli ol 100 000 registritajn uzantojn. Okaze de tiom grava evento lernu! aranĝas grandan konkurson kun valoraj premioj. Partoprenu ankaŭ vi!

Kaj kiaj estas premioj?

  • Portebla komputilo Acer Aspire (Intel Dual core P6100 (2.0GHz), 4GB RAM, 320GB, 15.6", Windows 7 Home Premium);
  • Portebla minikomputilo Asus Mini Notebook Computer (Intel Atom N270 Mobil CPU (1.6GHz), 1GB RAM, 160GB, 10.1", Windows XP Home).

Do bone, sed kiel gajni tiun ĉi premion?

Vi kreu amuzan kaj interesan reklamon pri lernu!. Tio povas esti aŭ mallonga (ĝis 5 minutoj) filmeto aŭ interesa foto aŭ bele desegnita bildo. La plej bonajn laborojn oni poste uzos por reklamado de lernu!. Ĉar via reklamo estas celita kiel reklamo al ne-esperantista publiko, ĝi prefere estu en la nacia lingvo kun apuda traduko al Esperanto (aŭ ĝi povas esti en Esperanto kun nacilingvaj subtitoloj aŭ traduko). La rezulton videbligu en la reto (vi povas uzi por tio diversajn ekzistantajn servojn, ekz.: Facebook, flicker, YouTube ks.) kaj sendu la ligilon al via laboro retpoŝte al konkurso@lernu.net.

La konkurso daŭros ĝis la 31a de julio, 2011. Fine ni planas aranĝi la voĉdonadon ĉe lernu!. Unu gajninton elektos la vizitantoj de la paĝaro kaj la alian – la teamo de lernu!. Ankaŭ vi estas invitita partopreni en la konkurso kaj festi kune kun aliaj uzantoj de lernu!!

Miroslav Hruška (-mir-)


  • publikita 2. 6. 2011
  • 1405 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024