Nova libro de Eduard Petiška en formo de spegula son- kaj videolibro

Plia leginda libro de la populara ĉeĥa verkisto Eduard Petiška (1924–1987), kies jam du verkoj estis paperforme eldonitaj koincide ĉi-jare en Esperanto, en oktobro 2024 aperis elektronike en Esperanto-traduko de Vladimír Türk kaj senpage elŝuteblas por vi en la formato PDF kaj en jutubo kiel sonlibro. Vi povas paralele sekvi la tradukon kaj la originalon. Pri kio ĝi temas?

Eduard Petiška famiĝis precipe kiel aŭtoro de porinfanaj libroj kaj kiel lerta rerakontisto de famaj legendoj kaj mitoj de antikvaj nacioj. Kiel ni jam informis vin, lia plej konata libro Malnovaj grekaj mitoj aperis en 2024 en Esperanto en traduko de Hans-Georg Kaiser. En majo 2024 sekvis en KAVA-PECH Golemo kaj aliaj judaj mitoj de la malnova Prago en traduko de Vladimír Türk. Li tuj sinsekve tradukis plian libron de Petiška rilatan al la juda kulturo, nome „Mitoj de la malnova Izraelo“ (ev. Rakontoj de la antikva Izraelo).

Temas pri atentokapta kaj bone komprenebla rerakontado de la plej famaj partoj de la Malnova Testamento. Senrilate al mondkoncepto de la legantoj, ties kono estas unu el bazoj de la ĝenerala eduko, bezonata i.a. (kaj ne nur) por kompreno de gravaj verkoj de la (ne nur) eŭropa arto.

La libro estas unike prilaborita en la spegula ĉeĥa-Esperanta formo, senpage elŝutebla en la formato PDF. Krome, en la persona jutuba videokanalo de Vladimír Türk vi povas la unuopajn rakontojn legi kaj samtempe aŭskulti:

La publikigo okazas kun afabla konsento de la posedanto de la aŭtoraj rajtoj, filo Martin Petiška (mem verkisto kaj eldonisto), favoranta Esperanton.

Ni deziras al vi agrablan legadon kaj aŭskultadon. Ni dankas por ev. diskonigo kaj por viaj komentarioj ĉi-sube

  • padv-

Rilataj artikoloj en nia retejo


Soubory
pdf MITOJ DE LA MALNOVA IZRAELO.pdf (5.48 MB)

  • publikita 4. 11. 2024
  • 137 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2025