Jam plurfoje ni informis pri atentinda projekto de
Esperanta Retradio, kiun iniciatis kaj kun siaj kunlaborantoj realigas Anton
Oberndorfer el Aŭstrio. Ĉiutage nova kelkminuta bonkvalita sonregistraĵo pri
interesa temo, kune kun la teksto, por povi bone sekvi kaj kompreni – jen
ideala maniero larĝigi siajn horizontojn kaj samtempe perfektiĝi en
Esperanto!
La elektitaj temoj tre varias, nur malgranda parto rilatas al Esperanto mem. Aperas artikoloj pri psikologio, sano, historio kaj arto, ekologio, novaĵoj el natursciencoj kaj tekniko.
Jen porimage titoloj de pluraj novaĵoj, aperintaj dum la lastaj 6 semajnoj (ekde la 1-a de majo 2016):
kaj multaj aliaj. En la arkivo vi povas elekti el centoj da diverstemaj artikoloj laŭ via intereso.
Por vidi la liston, klaku al:
Anton Oberndorfer estas konata al ĉeĥaj esperantistoj, li
vizitis i.a. aranĝojn en Suda Bohemio kaj plurfoje ankaŭ kunvenojn de
Esperantista Klubo en Prago. Kune kun li kontribuas regule per siaj temoj kaj
voĉoj Andrzej Bach (Pollando), Paŭlo S. Viana (Brazilo), Gian Piero Savio
(Israelo), Herbert A. Welker (Brazilo) k.a.
Pluaj interesiĝantoj pri kunlaboroj serĉatas kaj bonvenas!! Ankaŭ viaj reagoj ĝojigos la realigantojn kaj kuraĝigos ilin por plua laboro. Ja sen sufiĉaj kaj kontentaj aŭskultantoj la projekto perdas la sencon!
Revenadu ripete al la retejo, diskonigu la retadreson inter viaj geamikoj, uzu la temojn por diskutoj en viaj kluboj! Antaŭdankon por via kunagado!
nome de la redakcio Pavla Dvořáková