Novaĵoj el la projekto "Karel Čapek"

Ni prezentas al vi ses novajn sonregistraĵojn, nome el la „Rakontoj de la dua poŝo“ de la fama ĉeĥa verkisto Karel Čapek. La komprenon de la aŭskultata teksto povas helpi almetitaj tekstoj de la traduko kaj por ĉeĥlingvanoj ankaŭ tiuj de la originalo. Samtempe ni diskonigas ankaŭ kompletan videoregistraĵon de la sciencfikcia dramo „R.U.R.“!

La rakontoj aperadis ĉeĥlingve en 1929 en la ĵurnalo „Lidové noviny“ kaj samjare ili estis eldonitaj ankaŭ libroforme. Temas pri nekutimaj detektivaj rakontoj kun vigla riĉa dialoga lingvaĵo kaj interesa psikologia koncepto.

La rakontojn vi povas aŭskulti klakinte al la unuopaj titoloj:

26 Ŝtelita kakto

26 Rakonto de malnova kriminalulo

27 Malapero de sinjoro Hirš

28 Ĉintamani kaj birdoj

29 Historieto pri kasrompulo kaj bruliginto

48 Lastaj aferoj de homo


La voĉo en la unuaj kvin rakontoj apartenas al Vladimír Türk, tiu de la sesa estas de Miroslav Smyčka.

Samtempa legado kaj aŭskultado sendube apartenas al la plej efikaj en la lingvoperfektiĝado! Ni invitas vin elkore al nia fonoteko!


Videoregistraĵo de la dramo „R.U.R“ (filmita de Pavol Kaščák dum la Jubilea Solenaĵo en Svitavy la 27-an de septembro 2013) spekteblas en la retejo de VERDA STACIO. La teatraĵo prezentita de la studenta ensemblo DOMA el Svitavy (sub reĝisorado de Radka Oblouková kaj kun aktora partopreno de ĈEA-membroj) havis premieron lastjare dum la OSIEK-Konferenco en Svitavy kaj en julio 2013 estis kun granda sukceso prezentita ankaŭ kadre de la 98-a Universala Kongreso en Rejkjaviko. En la muzea retejo viziteblas FOTOGALERIO 1 kaj FOTOGALERIO 2.

Nuntempaj planoj de projekto:

  • tradukado kaj registrado de specimenoj el „Interparoloj kun T.G.Masaryk“ („Hovory s TGM“) (jam komencite)
  • tradukado de aliaj interesaj specimenoj el la verkaro de K.Čapek (ekz. el la libro „Marsyas“)
  • okazigo de Postferia Renkontiĝo kadre de la tradicia kultura aranĝo „Solenaĵo de la falanta foliaro“ en la Muzeo de Karel Čapek en Strž apud Dobříš (sude de Prago) – en septembro 2014.
  • dublado de dokumenta filmo pri K.Čapek
  • artikola aktiveco (ĉeĥ- kaj esperantlingva) rilata al la projekto

Kunlaborantoj pri traudukado kaj voĉregistrado estas serĉataj! Interesitoj vc. kontakti komputado@esperanto.cz.

Kompleta ĉeĥlingva verkaro de K.Čapek disponeblas en http://www.mlp.cz/…karel-capek/

  • de tie eblas la tekstojn senpage elŝuti en diversaj formatoj por bezono de tradukado.

padv


Soubory
doc 25 Sxtelita kakto.doc (49 kB)
doc 26 Rakonto de maljuna kriminalulo.doc (44 kB)
rtf 27 Malapero de sinjoro Hirš.rtf (50.02 kB)
rtf 28 Ĉintamani kaj birdoj.rtf (60.52 kB)
rtf 29 Historieto pri kasrompulo kaj bruliginto.rtf (54.61 kB)
doc 48 La lastaj aferoj de homo.doc (38 kB)
pdf povidky_z_druhe_kapsy.pdf (641.86 kB)

  • publikita 16. 10. 2013
  • 1382 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024