Jen invito al interesaj aktualaĵoj en la du menciitaj gravaj retejoj.
VERDA STACIO el Ostrava, redaktata de Pavol Kaščák, alportas la novan filmĵurnalon n-ro 4 pri ESPERANTO-EKSPOZICIOJ EN ĈEĤIO, nome pri la migra ekspozicio „Ĉu Esperanto estas morta lingvo?“, kiu jam estis prezentita en 27 institucioj en 23 urboj en 9 regionoj de la lando, kaj pri la nova arta ekspozicio „Esperanto kaj muzoj“ en Esperanto-Muzeo en Svitavy, prezentanta esperantistajn artistojn -amatorojn kaj profesiulojn – el entute 4 kontinentoj. La riporton ĉi-foje kunredaktis aŭtorino (aŭ kunordigantino) de la ekspozicioj Pavla Dvořáková.
Por spekti la antaŭajn programojn bv. viziti la retejon
ESPERANTA RETRADIO, kiun prizorgas Anton Oberndorfer el Aŭstrio kun kontirbuo de siaj kunlaborantoj el pluraj landoj, alportas ĈIUTAGE novan interesan sonartikolon (ĉ. 5–6minutan) en modela elparolo kaj pri temo diversfaka. Gravas, ke vi samtempe povas sekvi la tekston legante, do jen unika maniero por neenuige kaj efike perfektiĝi en la lingvo kaj samtempe lerni ion novan pri la mondo.
Jen titoloj de kelkaj el la novaj artikoloj el januaro kaj februaro 2014:
Ni traboru la „monton granitan“ – Fermi la okulojn por pli bone aŭdi – Kiel produkti sondosieron – La pendseruro de la koro – Soleco en nia mondo – Vitra plantodometo sur la Luno – Plibonigi la kvaliton de E-parolado – PETRA – la danĝera mita „Ruĝa Roko“ – Maljunaj cerboj restas funkciantaj – Kondiĉoj por efektivigo de amo 3D-printiloj fariĝas amastaŭgaj – Kie en la korpo loĝas la emocioj – 200-jara Verdi – Mezurado de la aŭskultado donas gravajn informojn – Kiel plantoj spitas froston – Forpeli tumorojn per bakterioj kaj febro – Sporto por la animo – kaj multaj aliaj!!
Ne hezitu kaj vizitu la retejon
Seriozaj interesiĝantoj pri kunlaboro estas bonvenaj!
padv
#1 Josef Vojáček
Vidinda kaj aŭskultinda!