Per tiu ĉi novaĵo ni ŝatus vin informi pri novaj projektoj de
vigla organizo E@I (Esperanto ĉe Interreto aŭ Edukado ĉe Interreto).
DVD Esperanto elektronike ankaŭ sur nova
retejo! La fama DVD „Esperanto elektronike“ – de kiu aperis
4 eldonoj, estas nun sengpage havebla enrete! La lasta, 4-a eldono estis de
E@I-teamo mem alŝutita plene senŝanĝe al la reto http://dvd.ikso.net, por tiel ebligi ties uzadon
al plejeble vasta publiko. Kvankam do ne okazis ŝanĝoj, multaj informoj estas
daŭre aktualaj,
KD „Esperanto“ por urbo
Bjalistoko En la jaro 2008 E@I eldonis kompaktan diskon, kiu
prezentas Esperanton. Ĝi aperis la 10-an de septembro 2008 en la pola
tagĵurnalo Gazeta Wyborcza kaj ĝis nun la plej multnombra E-eldonaĵo
elektronika: 400 000 ekzempleroj. La disko estas dulingva (pole kaj Esperante)
kaj celas prezenti E-on al ĝenerala publiko per luda, amuza formo. Ĝia enhavo
estas nun disponebla rete ĉe http://kd.ikso.net, do se vi ne vidis la kompaktan
diskon mem, nun vi havas ŝancon.
Baldaŭ nova kurso de la ruso
Surbaze de spertoj de la kurso de la slovaka, la germana kaj la ĉeĥa nun pretigas organizo E@I novan
projekton kun nomo"Russian Online", kiu provizos senpagan multlingvan kaj
interagan retejon por reta lernado de la rusa lingvo. La retejo enhavos ne nur
kursojn de la rusa lingvo en la niveloj A1 kaj A2, sed ankaŭ praktikajn
informojn por komerci en Rusio. Estos specifaj lecionoj pri komercado en Rusio.
Vortaro kun 10 000 vortoj inkluzivanta sonregistrojn de la elparolo kaj
gramatika gvidilo kompletigos la lernan sperton.
La projekton realigos grupo de dek partneroj el sep Eŭropaj landoj. La elekto de partneroj estas ekvilibra kaj reprezentas diversajn fakojn – NRO-jn, komercajn, akademiajn kaj edukajn instituciojn.
La retejo estos disponebla en almenaŭ 9 lingvoj ekde sia lanĉo: angla, bulgara, ĉeĥa, germana, hispana, litova, pola, slovaka kaj slovena.. Estos ebleco poste aldoni pliajn lingvojn.
Nova versio de retejo Lernu.net
Organizo E@I ankaŭ pensas je tio, ke krom la laboro je paĝo por instrui la
germanan, ĉeĥan aŭ slovakan lingvojn necesas ankaŭ plibonigi paĝaron
Lernu.net! Nova versio estis lanĉita je la 19-a de julio. Nuntempe ja ne
ekzistas ankoraŭ la ĉeĥa versio de la nova kurso kaj ankaŭ la slovaka versio
ne estas kompleta. Se vi emas helpi, simple uzu formularon ĉe http://lernu.net/eo/kontaktoj !
La paĝo kompreneble dank al la renovigo gajnis novan „vizaĝon“, dank al kiu vi povas komforte uzi paĝon ankaŭ per via poŝtelefono. Detalojn pri novaĵoj ni portos en unu el sekvaj novaĵoj.
Laste, ni ŝatus vin inviti al KAEST – Konferenco pri Aplikoj
de Esperanto en Scienco kaj Tekniko. Tiun ĉi aranĝon organizas ankaŭ E@I de
la jaro 2010, konkrete en urbeto Modra-Harmonio ne for de Bratislava. Ĉi-jare
estas la temo „Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado“. Prelegoj
estos en esperanto kaj kompreneble aperos ankaŭ tradicie la prelegkolekto.
Aranĝo okazos de la 17-a ĝis la 20-a de novembro 2016. Pli da detaloj ĉe http://kaest.ikso.net/ -mir.