Nova retejo por naturamantoj

Ni invitas vin al vizito de nova retejo ne nur por naturamantoj kaj ekologiemaj esperantistoj, sed ankaŭ por ĉiuj kiuj interesiĝas pri verdaj vojoj, biciklado, alternativaj feriaj lokoj, klimatŝanĝiĝo, tutmonda akvoproblemaro, lingva ekologio ktp.

La retejon estigis kaj administras „Esperanta Naturamikaro“ – perlingva asocio de amikoj de la naturo kaj de la tero, laborantaj pere de Esperanto por bonfarto de nia planedo kaj ĝiaj loĝantoj. Ĝi komunikas entute en sep lingvoj, sed preferas tamen por internacia komunikado Esperanton.

La organizo estis fondita en 201O en Malaga (Hispanio) kiel posteulo de la iama T.A.N.E.F (Turisma Asocio de Naturamikoj – Esperanto-Fako), kiu eldonis la bultenon ‚La Migranto‘ kaj ĉesis funkcii en 2006.

La retpaĝaron vi povas trovi ĉe la adreso

http://eo-naturamikaro.webnode.nl/

En la retejo vi povas trovi interesajn artikolojn pri temoj „Akvo“, „Arbaroj“, „Klimato“, „Blua ekonomio“ kaj „Lingva ekologio“, en aparta rubriko ankaŭ pri „Verdaj vojoj“ kaj „Biciklado“.

En la rubriko „Eldonoj“ estas rekomenditaj pluraj priekologiaj libroj kaj filmoj. i.a. ankaŭ kvinlingva Ekoturisma Vortaro, eldonita de KAVA-PECH, kiun ankaŭ ni varme rekomendas por aĉeto (por ĈEA- kaj SKEF-membroj eĉ kun aparta rabatita prezo 90,–Kč).

Krome estas i.a. proponata por aŭskulti interesa reta redioelsendo Elegantaj bicikloj.

Nia redakcio forte aprezas tiajn iniciatojn, kiuj ligas praktikadon de Esperanto kun iu socie grava kaj utila temaro, tial ni deziras al la organizo multajn sukcesojn en ĝia aktiveco kaj vin, karaj legantoj, ni invitas al espereble instiga kaj instrua legado kaj refojaj vizitoj! Interesuloj pri kunagado estas elkore bonvenaj ankaŭ kiel membroj!

informfonto: TEJO aktuale , numero 313, 2012–05–05

padv


  • publikita 5. 5. 2012
  • 4150 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024