#2 Miloslav Šváček
Gratulon al la organizintoj de IJK pro la sukcesa junulara kongreso 2009.
Per tiu ĉi aktualaĵo ni ŝatus inviti por spekti novan videon „Eta filmo pri signifa eta rememoro“ kreita de „Varsovia Vento“, junulara Esperanto-klubo en Varsovio. Kaj ĉar post la 81-a Universala Kongreso en Prago temas pri unu el plej grandaj esperantaj eventoj, kiuj okazis en Ĉeĥio, ni ofertas al vi ankaŭ kelkajn fotojn de la 65-a IJK (kaj ĝia etoso), kiu okazis inter la 18-a kaj la 25-a de julio 2009 en la urbo Liberec' kaj ĝia ĉeftemo estis Liberec' kaj la kongreson organizis kune Ĉeĥa, Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj. Temis pri la unua IJK okazinta sur la teritorio de Ĉeĥ(oslovak)io. Partoprenis 343 esperantistoj el 41 landoj.
Ni do komencu kun la nova video :-)
Noto: Ĉiujn videojn de Varsovia Vento vi povas elekti kaj spekti ĉi tie.
Kaj nun …
Urbodomo – aŭtoro Vita Petronyte
Unu el la blokoj de la studenthejmo Harcov de la Teĥnika universitato en Liberec kiu estis la kongresejo de la 65-a IJK – aŭtoro Marek Blahuš
Łukasz Żebrowski kun la oficiala t-ĉemizo de la IJK sur kiu aperas la emblemo – aŭtoro Marek Blahuš
La programo estis riĉa kaj bunta – aŭtoro Andrei Dumitrescu
Krom tradiciaj prelegoj okazis riĉa kultura programo, ekzemple koncerto de Kimo kaj JoMo sur la ĉefa placo, sed ne nur tie…
Koncerto de Kimo kaj JoMo sur la ĉefa placo – aŭtoro Jan Popelka
Marde la 21-an de julio, Kimo eĉ koncertis sur la tegmento de la 8-etaĝa kongresejo!
Antaŭ la lastmomente translokita koncerto de Kimo sur la tegmento kun cirkla rigardo al la lumanta urbo Liberec kaj la Ještěd-turo – aŭtoro Clemens Fries
Dum la koncerto – aŭtoro Pavla Dvořáková
Ĵaŭde la 23-an de julio 2009 sur la ĉefa placo okazis kultur-lingva festivalo (KLF), malfermita al la ekstera publiko, dum kiu pluraj landoj po du en budoj prezentis sin per specimenoj de lingvaĵo, geografio, kulturo, vestaĵoj, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Kia estis ĝia etoso?
Partoprenantoj de diversaj landoj atendas en la vico laŭ alfabeto por saluti publikon – aŭtoro Darja Obraztsova
Budoj sur la ĉefa placo – aŭtoro Darja Obraztsova
Budoj sur la ĉefa placo – aŭtoro Inge Simon
Riĉeco kaj diverseco de nacioj, tamen kun unu komuna lingvo – aŭtoro Alisa Nikitina
Ĝuste kiam la KLF estis finiĝanta, komenciĝis subite forta pluvo, kiu daŭris dum kvaronhoro kaj krom helpi abrupte fini la aranĝon ankaŭ ĝojigis grupon de partoprenantoj kiuj dancis malsekaj meze de la placo dum aliaj kaŝis sin en la budoj, en enirejo de la urbodomo aŭ aliaj sekaj lokoj.
Malgraŭ forta pluvo tamen grupo de partoprenantoj dancis malseka meze de la placo – aŭtoro Salomé Hug
Al la kongreso venis praga kardinalo Miloslav Vlk (kiu egidis la kongreson kaj tiam ankaŭ estis honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo) celebri dimanĉe la 19-an de julio 2009 por kongresanoj kaj por lokaj Liberecaj katolikoj sanktan meson en Esperanto.
De maldekstre: Felix Zesch, Salomé Hug, Gregor Hinker, Miloslav Vlk, Marek Blahuš kaj Petr Adam Dohnálek – aŭtoro Bohumil Blahuš
Nian elekton de fotoj ni finas per foto de la partoprenintoj de la tuttaga ekskurso al Prago antaŭ la Praga burgo.
Antaŭ la Praga burgo – aŭtoro Marek Blahuš
Pri la IJK estis kreitaj ankaŭ interesaj raportaĵoj, tre belan videon faris irlanda poligloto Benny Lewis…
La unua germana kanalo ARD ankaŭ kreis la elsendon „Nachtmagazin“ je la 22-a de julio 2009…
Ĉu tio ne sufiĉis al vi? Rigardu la oficialan kongresan paĝon kun la kolekto de ligiloj :-)
Interesajn informojn pri la aranĝo vi povas ankaŭ legi en la vikipedia artikolo. Pri la urbo Liberec mem ankaŭ kompreneble ekzistas artikolo.
Kaj tio jam estas ĉio, geamikoj!
Lasta adiaŭa vespero – aŭtoro Ekaterina Zaikina
-mir-
#1 Josef Vojáček
Interesa rememoro de IJK en Liberec.