Novaj artikoloj en la Esperanta Retradio

Projekto de Anton Oberndorfer el Aŭstrio, kiu ankaŭ prelegis kaj gvidis seminarion dum la 16-a ĈEA-Kongreso en Pelhřimov, elsendas por vi ĉiutage novan kelkminutan programon pri variaj interesaj temoj. La registraĵoj estas ĉiam akompanataj per teksto por pli facila kompreno. Ĉi-foje ni atentigas vin pri la novaĵoj de la lasta monato kaj pri kontribuaĵoj de la nova kunlaborantino dela radio, ĈEA-membrino Jaroslava Malá.

Klakinte al

Retejo de la Esperanta Retradio

aperas en kronologia vico ĉiuj artikoloj, kiujn vi povas sonigi kaj ekvidi la tekston per simpla klako al „Aŭskultu“.

La voĉon de Jarka Malá vi povas aŭdi en jenaj programoj:

  • Se vi ne volas suferi je demenco, leviĝu el divano 3.3.
  • Triparta greka mito pri Perseo 31.3.3., 7.4. kaj 14.4.
  • Grundo en Siberio kaŝas milojn da korpoj de mamutoj 2.6.
  • Sukcesa prezento de „Historio de Esperanta Literaturo“ en Prago (verkita de G. Silfer) 9.6.

Realigite kun teknika subteno de Vladimír Türk.


Inter la juniaj artikoloj aperis i.a.

  • Lerni lingvon por peti bieron? 7.6.
  • La homo, kiu savis historion 11.6.
  • Ju pli bona la mondo, des pli saĝaj la homoj 12.6.
  • Kulturoj de mensogado 15.6.
  • Virtuala realeco mildigas dolorojn 24.6.
  • La sekretoj de la biologia aĝo 26.6.
  • Transporto de akvo al duonseka regiono 27.6.

KAJ PLIAJ, NE MALPLI INTERESAJ!

Vi povas tie aŭdi ankaŭ voĉojn de kunlaborantoj el Pollando, Brazilo, Israelo kaj aliaj landoj.

Ni varme rekomendas la projekton por regula uzado, ĉu individua ĉu kadre de instruado en kluboj aŭ kursoj por progresintoj!

Pluaj kunlaborantoj (ĉu por traduko de taŭgaj tekstoj, ĉu por sonregistrado) estas plu serĉataj kaj bonvenaj!

Kontakto: retradio@aldone.de



Se vi volus esplori ankaŭ ALIAJN ESPERANTLINGVE ELSENDANTAJN RADIOSTACIOJN,

al la ŝatataj apartenas precipe Pola Radio, Varsovia vento (ankaŭ kun propra jutuba filma kanalo) kaj Muzaiko.

Regule elsendas ankaŭ Ĉina Radio Internacia, 3ZZZ Melbourne, Radio Havano Kubo kaj Radio Vatikana.

Plejparto de la radiostacioj ofertas siajn interretajn arkivojn kun registraĵoj por senpaga elŝuto.

Ni bonvenigas partumon de viaj spertoj pri radioaŭskultado ĉi-sube en la Komentoj!

Pavla Dvořáková


  • publikita 28. 6. 2017
  • 1138 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024