Jen kvin plej novaj
sonregistraĵoj el la cifereciga ĈEA-projekto dediĉita al la ĉeĥa verkisto
Karel
Čapek (1890–1938) – nome pluaj „Rakontoj el la
dua poŝo“. La voĉo apartenas al Vladimír
Türk, la ĉefa realiganto de la projekto. Publikigite okaze de lia
naskiĝtago kun multaj bondeziroj nome de ĈEA kaj danko por lia senlaca
precizema meritplena laboro!
Aro da 24 rakontoj (postsekvantaj sukcesajn
„Rakontojn el la unua poŝo“) estis publikigataj en 1929 en la
ĉeĥa ĵurnalo „Lidové noviny“ kaj samjare aperis ankaŭ
libroforme.
Temas pri amuzaj kaj samtempe instruaj historietoj kun nekutimaj krimaj temoj, kiujn la aŭtoro levis je fajnaj psikologiaj studoj de homeco. Afabla humuro, lerta pentrado de la situacio kaj de la homaj karakteroj, rafinaj vortludoj, ĉio ĉi faras el simpla legado veran frandadon …
Ambaŭ kolektojn esperantigis Josef Vondroušek, en 1974 eldonis Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj en la 1990-aj jaroj ciferecigis Miroslav Malovec. Ekde 2009 oni komencis publike alirebligi verkojn de Karel Čapek en cifereca formo kaj krom tekstoj realigi ankaŭ sonregistraĵojn de la verkoj.
En 2012 ĈEA (sub redakto de Pavla Dvořáková) eldonis KDon
„El la verkaro de Karel Čapek“ (60 minutoj – 50,– CZK) kaj
KD-ROM-on kun ĉiuj 24 „Rakontoj el la unua poŝo“ (en sona kaj
skriba ĉeĥa-esperanta formo – 12 horoj da aŭskultado – kontraŭ nuraj
90,–CZK, ambaŭ verkojn samtemp e kontraŭ nuraj 120,– CZK!). Ambaŭ eblas
mendi ĉe la Libroservo
de ĈEA (libroservo@esperanto.cz).
Unuopajn rakontojn eblas aŭdi ĉekomptile ankaŭ en la albumo POŜRAKONTOJ (tamen la tekstojn povas elŝuti nur registritaj membroj de Ipernity).
Nun prezentataj novaj registraĵoj ankaŭ estigos kompletan kolekton, supozeble ankoraŭ ĉi-jare. Vi povas antaŭĝoji ankaŭ publikigon de aliaj verkoj de Karel Čapek, nome ekz. de liaj vojaĝfelietonoj kaj eble ankaŭ fabeloj :-)! Interesitoj pri kunlaboro en la projekto (lingva kontrolo, grafika aranĝo, sonregistrado) estas bonvenaj kaj petataj skribi al pavla.dvorakova (heliko) esperanto.cz.
POR AŬSKULTI LA NOVAJN RAKONTOJN, SUFIĈAS KLAKI AL
31 Historio kun infano / Případ s dítětem (ĉeĥlingva teksto: p.38–46)
32 Grafino / Grófinka (ĉeĥlingva teksto: p.46–51)
33 Historio de kapelestro Kalina / Historie dirigenta Kaliny (ĉeĥlingva teksto p. 51–55)
34 Morto de barono Gandara / Smrt barona Gandary (ĉeĥlingva teksto p. 55–59)
35 Historietoj de edziĝtrompisto / Příběhy sňatkového podvodníka (ĉeĥlingva teksto p.59–66)
La tekstojn – por povi pli bone sekvi la rakontadon – vi povas elŝuti ĉi-sube.
Dosieroj en la formato RTF estas nur esperantlingvaj, dosieroj en la formato PDF estas en spegula versio ĉeĥa-esperanta
Agrablan aŭskultadon kaj legadon deziras al vi
Pavla Dvořáková
Viaj komentoj estas bonvenaj, antaŭdankon!
![]() | 31 Historio kun infano.rtf (79.49 kB) |
![]() | 32 Grafino.rtf (78.21 kB) |
![]() | 33 Historio de kapelestro Kalina.rtf (79.43 kB) |
![]() | 34 Morto de barono Gandara.rtf (78.02 kB) |
![]() | 35 Historietoj de edzigxtrompisto.rtf (84.93 kB) |
![]() | 31 Historio kun infano.pdf (122.76 kB) |
![]() | 32 Grafino.pdf (106.75 kB) |
![]() | 33 Historio de kapelestro Kalina.pdf (103.26 kB) |
![]() | 34 Morto de barono Gandara.pdf (99.55 kB) |
![]() | 35 Historietoj de edziĝtrompisto.pdf (113.82 kB) |