Okazis ĈEA tutrespublika konferenco en Prudká apud Těšnov

Dum tagoj la 28-a septembro ĝis la 1-a oktobro okazis respublika konferenco de Ĉeĥa Esperanta-Asocio en Prudká apud Tišnov. La programo estis bunta.

Dum komuna kantado ĉe gitaro sonis esperantaj versioj de tendaraj kaj popolaj kantoj, eminente tradukitaj el ĉeĥaj al esperanto de Vladimír Türk, J. Cink kaj aliaj tradukistoj (Kesto de viskio, Fasketo hara ktp.)

Deskludoj plenigis la renkonton je petola ludemeco kaj konkuremeco. Spontana praktikado de vortprovizo okazis ekz. en ludoj Dobble, Kvarteto kaj eĉ dum konata Homo ne koleru!.

Vizito de ĝardena fervojo en Drasov inkluzivis mallongan vetureton sur ĝardena fervojo kun trakŝpuro de 600 mm movigita per elektra lokomotiveto, sed ankaŭ rememorigis al partoprenantoj pasintajn tempojn danke al multaj objektoj, kiujn la posedanto de fervojo kolektas kaj pri kiuj li kapablas atentokapte rakonti.

Sabate posttagmeze partoprenantojn atendis la ekskurso al proksima kastelo Pernštejn kune kun trarigardo akompanata de profesia gvidanto.

Dum la konferenco estis prezentitaj ekz. fervojistaj aktivecoj, planata nova retejo de Esperanta muzeo en Svitavy, novaj libroj el la eldonejo KAVA-PECH , ĉefaj momentoj en ekzisto de praga klubo E-mental kaj aliaj. Prezentdosieroj estas haveblaj malsupre.

Sabata membra kunveno donis spacon pridiskuti vicon da temoj: asocia financa raporto, loko de venonta konferenco, ebleco aranĝi komunajn eventojn kun Germana Esperanta Asocio, aspirado al organizado de Universala Kongreso en Brno en la jaro 2025 anstataŭ la origine planata 2026.

Sabate matene salutis rete la konferencon prezidantoj de aŭstralia, germana, aŭstria kaj tanzania esperantaj asocioj. Dum la sama semajnfino ankaŭ belgaj esperantistoj kunvenadis kaj dum la mallonga reta videokomuniko ambaŭ asocioj salutis sin. Esperanto provis sian kapablon kunligi homojn de diversaj naciecoj.

Sabate vespere asocia prezidanto Jiří Tomeček solene transdonis atestilojn al Miroslav Malovec, Milan Kolka kaj Josef Kalčík, kiuj sukcesis en la KER lingva ekzameno dum la ĉijara Universala Kongreso en Torino, Italio.

Fine la partoprenantoj aprobis la rezolucion, kiu enhavas la ĉefajn punktojn pritraktitajn dum la membra kunveno kaj kiu estas havebla en aldonita dosiero malsupre.


Soubory
pdf 01 Usneseni konference ČES Prudká 2023 - EO.pdf (134.97 kB)
pdf 02 prezentado ĈEFEA - Prudká 2023 EO.pdf (1.07 MB)
pdf 03 Esperanto en interreto de ĈEA - Prudká 2023 - EO.pdf (141.13 kB)
pptx 04 CES Raporto - EO.pptx (322.77 kB)
pptx 05 CES UKo Brno - EO.pptx (1.75 MB)
pptx 06 CES Ekonomio - EO.pptx (380.58 kB)
pdf 07 prudka-vikipedio - EO.pdf (1.22 MB)
pdf 08 25 let - E-mental EO.pdf (59.08 MB)
pdf 09 Zpráva delegáta UEA - EO.pdf (51.2 kB)

  • publikita 15. 10. 2023
  • 185 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024