Oktobra episkopa sinodo en Vatikano en unika konsisto

Dum oktobro okazas en Vatikana ĝenerala kunveno de episkopa sinodo, kiu estas en multaj aspektoj unika. Unuafoje en historio povas voĉdoni laikoj, vicprezidanto estas virino. La informon ni publikigas rilate al tio, ke kvankam la Esperanto-movado en si mem estas religie neŭtrala, unu el sekcioj de ĈEA estas sekcio katolika. Krome en Romo etas sidejo de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista).

Ankaŭ kelkaj pritraktataj temoj vekas atenton de amaskomunikilojn – ekz. ebleco beni al samseksemaj paroj. Ĉeĥlingve detale priskribas la procedon de kunveno pilsena episkopo Tomáš Holub en la intervjuo por Ĉeĥa Radio (ĉeĥlingva programo Dvacet minut Radiožurnálu). Antaŭ sinodo la vatikana Kongregacio por la Doktrino de la Fido publikigis ĉeĥlingve la respondon al ĉeĥa eksĉefepiskopo Dominiko Duka.

Tamen se vi volas sekvi novaĵojn el Vatikano rekte en esperanto, vi povas aŭskulti mallongajn podkastajn epizodojn (maks. 10 minutoj) publikigitaj trifoje semajne per Radio Vatikana.

-jk-

Ligiloj


  • publikita 15. 10. 2023
  • 101 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024