La 22-an de septembro 2019, sojle de aŭtuno, okazis
en Pardubice solena
Esperanto-Tago omaĝe al 110-jariĝo de la loka klubo, portanta jam ekde
1922 la nomon de sia fondinto, d-ro Stanislav Schulhof (1864–1919). De lia
morto pasis la 18-an de aŭgusto ĝuste 100 jaroj. En la historio de la
Esperanta literaturo lia nomo famas. Sed kiom ni reale scias pri lia vivo kaj
precipe kiom ni konas lian verkaron? Jen la okazo iomete larĝigi niajn
horizontojn …
El la programo de la solenaĵo en Pardubice
Dum la aranĝo estis i.a. lanĉita kompletigita
biografio de d-ro Schulhof, verkita de Jarmila
Rýznarová, ĉi-foje en la ĉeĥa-esperanta versio kaj eldonita de la
Regiona Biblioteko en Pardubice. Kial? Li estis ne nur fervora esperantisto, sed
ankaŭ elstara persono de la societa kaj kultura vivo en la urbo – li agis
kiel ĵurnalisto, redaktoro, verkisto, dramaturgo kaj poeto.
Krome, kiel dentkuracisto li multe meritis ankaŭ pri ĝenerala klerigado
koncerne sanzorgan preventon. Kune kun d-ro Vohryzek kaj Thein li apartenis al
triopo de en la urbo konataj judoj, kiuj konsekvence aliĝis al la ĉeĥa
nacieco.
La familianoj de Schulhof ankaŭ scipovis Esperanton. Bedaŭrinde dum la milito pro la juda deveno ili estis persekutataj – lia edzino mortis en la geto en Terezín kaj la talentita filo Jaroslav estis en 1942 morttorturita en la koncentrejo …
Koncizan resumon de lia vivo kaj verkaro vi povas legi en la VIKIPEDIA ARTIKOLO.
Kadre de la renkontiĝo la partoprenantoj povis viziti la tombon de d-ro Schulhof en la urba juda tombejo kaj meti al ĝi kelkajn rememorŝtonetojn. Omaĝe al la jubileo estis pretigita nova Esperantlingva memortabulo.
Por povi konatiĝi rekte kun la verkaro de Schulhof, jen por vi unuafoje publike disponeblas ĉiuj liaj
(ciferecigitaj de Miroslav Malovec):
Per espero al despero (propra eldono, Pardubice 1911)
Kion la vivo alportis (Universala E-Librejo, Ĝenevo 1911)
Aŭtunaj floroj (Universala E-Librejo, Ĝenevo 1912)
Bohemaj grenatoj (tradukoj de 15 poemoj de la ĉeĥaj aŭtoroj – Vrchlický, Neruda, Havlíček Borovský, Bezruč, Březina k.a. – postmorta eldono ĉe la eld. de Josef Springer, Prago 1920)
Dum la bombatako al lia domo dum la 2-a mondmilito bedaŭrinde malaperis pluaj liaj manuskriptoj, i.a. por eldono preparitaj poemaroj De profundis (De profundo) Floroj kaj burĝonoj. Nur en 1997 la Klubo de Esperantistoj en Pardubice eldonis kolekton de liaj ĉeĥlingvaj poemoj sub la titolo Sardinky (Sardinoj).
Se vi preferas havi la poemkolektojn elegante eĉ en
unusola volumo, jen disponeblas por vi
speciala numero de la interkultura revuo LA DUA JARCENTO DE ESPERANTO 1999
DU POEMOJN vi povas nun ankaŭ AŬSKULTI:
Sovaĝa kanto (el la poemaro Aŭtunaj floroj, 1912)
Himno al la Vivo – post lia morto onidire en 1944 en Brazilo mediume akceptita far Francisko Valdomiro Lorenz (el la poemaro Voĉoj de la poetoj el la spirita mondo) – leginda kaj ĝuinda sendepende ĉu aŭ kiom vi kredas ĝian aŭtentikecon
El inter pluraj RECENZOJ de lia verkaro ni atentigas almenaŭ pri tiu de Kolomano Kalocsay, aperinta en Literatura Mondo 1922, n-ro 2.
Dum la menciita solena aranĝo realiĝis ankaŭ interesa prelego de Petr Chrdle, nomita Schulhof kiel progresema judo.
La prezenton vi povas elŝuti klakinte FINE DE TIU ĈI PAĜO
La homo estas viva, dum oni rememoras lin/ŝin, kaj la poeto estas viva, dum oni legas lin …
Ni provu kune gardi nian literaturan historion, legi kaj ne forgesi. Kaj eble ankaŭ lasi sin inspiri por propra verkado aŭ tradukado.
BV. SKRIBI SUBE EN LA KOMENTOJ, KIU POEMO EKPLAĈIS AL VI KAJ EBLE KIAL?
Pavla Dvořáková
![]() | schulhof_per-espero-al-despero.pdf (2.41 MB) |
![]() | schulhof_kion-la-vivo-alportis.pdf (20.48 MB) |
![]() | schulhof_autunaj-floroj.pdf (17.36 MB) |
![]() | schulhof_bohemaj-grenatoj.pdf (4.69 MB) |
![]() | schulhof_plena-poemaro_1999.pdf (11.44 MB) |
![]() | chrdle_schulhof-kiel-progresema-judo_prezento.ppt (4.69 MB) |