La 26-an de julio oni celebras Esperanto-Tagon rememore al la apero de la unua Esperanto-lernolibro en 1887. ĈEA ĉi-jare kontribuis al subteno de la tago per aranĝo okazinta pro organizaj kialoj du semajnojn antaŭe, sed rilate al aŭtoro de la unua Esperanto-lernolibro por ĉeĥoj. Nurajn tri jarojn post Zamenhof proprakoste eldonis ĝin tiam nur 18jara malriĉa studento F. Lorenc kaj post sia elmigro al Brazilo li faris la samon en la portugala lingvo en sia nova patrujo.
F. V. Lorenz (1872–1957) – ne nur esperantisto kaj poligloto, scipovinta ĉirkaŭ centon da lingvoj, sed ankaŭ pedagogo, tradukisto, verkisto, naturkuracisto, filantropo kaj agnoskata spiritisma mediumo, sendube meritas plian atenton kaj aprezon de sia verkaro, kion ni provas modeste fari en Esperantujo ankaŭ pere de tiu ĉi artikolo.
La 8-an de julio 2018 en la komunumo Vrdy (al kiu administre apartenas Zbyslav, la naskiĝvilaĝo de Lorenz), situanta en Centra Bohemio oriente de Prago, okazis solena ceremonio. Ĝiakadre la loka biblioteko estis alinomita al Biblioteko F. V. Lorenc Vrdy kaj estis sur ĝi senvualigita memortabulo omaĝe al li, skulptita de esperantisto Zdeněk Myslivec.
La aranĝon organizis la komunumo kunlabore kun ĈEA, precipe kun Petro Chrdle (kiu prizorgis ĉeĥlingvan prelegon pri la vivo kaj verkaro de Lorenz, filmitan kaj sekve disponigitan en interreto, kaj kontaktojn kun brazilaj instancoj) kaj Pavla Dvořáková (kiu pretigis daŭran ekspozician panelon por la biblioteko kaj gvidis akompanan turisman-klerigan programon en la proksima urbo Čáslav, kie Lorenz frekventadis gimnazion).
La aranĝon partoprenis sendube pli ol okdek interesitoj, el kio ĉ. duono estis esperantistoj el diversaj urboj. Siajn salutparolojn prezentis reprezentantoj de ĈEA (Leonarda Chaloupková en anstataŭo de la prezidantino Libuše Hýblová) kaj AEH (Lenka Angelová), en la biblioteko disponeblis ankaŭ gratulleteroj (kun ĉeĥlingvaj tradukoj) de la nepo de F. V. Lorenz s-ro Fernando Lorenz de Azevedo, honora konsulo de Ĉeĥio en Porto Alegre kaj de pluraj brazilaj institucioj, nome: Eldonejo Lorenz en Rio de Janeiro, Eldonejo Fonto en Chapecó, Legio de Bona Volo en Sao Paulo, Brazila Esperanto-Ligo en Brasília, Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, Framasona Loĝio Lorenz en Porto Alegre, Spiritisma Federacio de la ŝtato Rio Grande do Sul F. W. Lorenz kaj nelastvice de s-ino Luciana Novinski, historiistino kaj eksdirektorino de la Kulturdomo de la enmigrintoj kaj de la Biblioteko Lorenz en Dom Feliciano. La estrino de la Esperanto-Muzeo en Svitavy Libuše Dvořáková transdonis al la biblikoteko nome de ĈEA plurajn Esperantorilatajn informilojn kaj librodonacojn por ĝia kolekto.
La partoprenantojn alparolas honora gasto – ĝenerala konsulo de Ĉeĥa respubliko en Brazilo Pavla Havrlíková (surfote dekstre)
Post la menciita prelego (kun specimenoj el la biografia libro pri Lorenz de prof. Novobilský, eldonita de KAVA-PECH en 2017) estis kun sukceso projekciita ankaŭ brazila dokumenta filmo Muitas vidas (Multaj vivoj) pri la supernaturaj (aŭ racie neklarigeblaj) kapabloj de Lorenz, ĵus dublita al la ĉeĥa lingvo far Vladimír Türk kaj lia filino.
La partoprenantoj ĝuis ankaŭ trarigardon de la urbo Čáslav (en kiu naskiĝis ne nur la fama reĝisoro Miloš Forman, sed ankaŭ Esperanto-poetino Eli Urbanová, kiu pri ĝi skribis en sia romano Hetajro dancas) kaj la naskiĝvilaĝon Zbyslav, en kiu oni paŝis surspure do Lorenz tra la preĝejo kaj al la lernejo kaj al lia naskiĝdomo, nuntempe bedaŭrinde neloĝata kaj de sia posedanto ne riparata. La komunumestro s-ro Šindelář promesis, ke estas planata iaforma rememorigo pri Lorenz ankaŭ rekte en Zbyslav.
La aranĝon filmis la regiona televido kaj artikoloj pri la aranĝo aperis en pluraj distriktaj amaskomunikiloj. Lanĉita kunlaboro estas planata plu daŭri kaj evolui kaj esti je ambaŭflanka utilo. Samtempe la aranĝo fariĝis impulso por pliaj kontaktoj inter ĉeĥaj kaj brazilaj esperantistoj, kiuj havas la saman (pra)patron.
Jen disponeblas por vi
FOTOGALERIO EL LA ARANĜO kun dulingvaj priskriboj
Ekspozicia panelo pri la vivo kaj verkaro de Lorenz pretigita de Pavla Dvořáková por la Esperanto-Muzeo en Svitavy (nuntempe prezentata)
Verkoj de F. V. Lorenz en la muzea librovitrino
Artikolo Biblioteko Lorenz en Ĉeĥio de Petr Chrdle , aperigita en la gazeto Lampiro n-ro 151
Alia artikolo Biblioteko Lorenz en Ĉeĥio de Petr Chrdle aperigita en la gazeto Komunikoj (Bulteno de Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz) n-ro 170
Lorenc – Plena lernolibro de Esperanto por ĉeĥoj (1890)
Voĉoj de poetoj el la spirita mondo interesa kolekto de poemoj, kiujn Lorenz transprenis kiel spiritisma mediumo de la spiritoj de la jam forpasintaj aŭtoroj (i.a. L.L.Zamenhof, Antoni Grabowski, Stanislav Schulhof k.a.) – sur la p. 68 enestas optimisma parafrazo de la unua poemo de Zamenhof „Ho mia kor'“
sonregistraĵo Himno al la Vivo – poemo atribuita al la spirito de Stanislav Schulhof kaj mediume akceptita en 1944 far F. V. Lorenz
EO-TAGO_2018_EO.jpg (3.98 MB) | |
Chrdle_Biblioteko Lorenz en Cehio _Lampiro_151.pdf (2.58 MB) | |
lampiro_151.pdf (1.62 MB) | |
ekspozicia panelo pri Lorenz.pdf (1.87 MB) | |
lorenz - muzea librovitrino.JPG (1.96 MB) | |
urbanova_hetajro-dancas_pri caslav.pdf (2.13 MB) | |
Chrdle_Biblioteko-Lorenz-en-Cehio_Komunikoj _170_4.pdf (266.93 kB) | |
Komunikoj n-ro 170.pdf (894.31 kB) |