En Ĉeĥio fine de oktobro
aperis ĉiujara esploro de Nacia
Biblioteko kaj Akademio de Sciencoj (ĉeĥa gazetara komuniko) pri legado en
Ĉeĥio. La kvanto da tempo dediĉita de Ĉeĥoj al legado de libroj okulfrape
malaltiĝis kompare kun pasintjaraj rezultoj. Se vi volas motivigi vin al regula
legado en Esperanto, vi povas eluzi aktualajn konkursojn MoVeMo kaj Esperanta
Sumoo. Pri la detaloj vi povas legi sube.
En MoVeMo en la retejo Bobelarto ĉi-novembre vi
povas partopreni per ĉiutaga legado, tradukado aŭ verkado. Partoprenantoj
komunikas pere Telegrama kanalo, sabate kaj dimanĉe ili povas renkonti
rete
per Zoom por pridiskuti spertojn kaj travivaĵojn kun regula agado.
Inter 12a kaj 26a novembro vi povas partopreni alian esperantan
konkurson Sumoo –
koncentriĝanta nur pri legado. Ĝi okazas kelkfoje jare jam ekde septembro
2009. La iniciato estiĝis de s-ro Hori Jasuo en Japanio kaj
sekve iom post iom disvastiĝis en la tutan mondon. En septembro 2023 en ĝi
konkursis esperantistoj el 37 landoj de 4 kontinentoj La principo estas
simpla – vi elektos unu esperantan libron, donos al vi nombro da paĝoj,
kiujn vi legos ĉiutagekiel celo kaj ĉiutage vi strebos atingi la celon aŭ eĉ
superi. La nombro de paĝo(j) dependas pure de vi. Post la konkurso vi povas
skribi mallongan recenzon de legita parto. Recenzojn el la septembra Sumoo estas
legeblaj ĉi tie. Detalaj
reguloj troveblas ĉi tie. Fotogalerion de
pluraj regulaj luktantoj el la tuta mondo vi povas trarigardi ĉi-tie. Eble vi ekkonos
inter ili iujn el viaj geamikoj! Plua Sumoo-konkurso okazos en januaro 2024. Vi
estas bonvenaj aliĝi!
Kaze ke vi ne posedas taŭgan libron por legado, ni rekomendas eminentan oferton de eldonejo KAVA-PECH. Ni bondeziras agrablajn aŭtumajn legantajn spertojn!