Peter Baláž - Esperantisto de la jaro 2012

La internacia sendependa magazino “La Ondo de Esperanto” iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011).

Rezulte de ĉi-jara voĉdonado Peter Baláž, 33-jara slovaka esperantisto, kunordiganto de la asocio Edukado@Interreto (E@I) kaj posedanto de la eldonejo ESPERO estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2012 pro starigo, evoluigo kaj prizorgo de gravaj retaj projektoj; modela kunlaboro kun landaj kaj Eŭropaj instancoj; okazigo de la Somera Esperanto-Studado kaj de la scienca konferenco KAEST; eldono de gravaj diskoj, libroj, broŝuroj kaj filmoj en/pri Esperanto; kaj pro tio, ke li sukcesas stimuli kaj (re)aktivigi multajn talentajn gejunulojn, kiuj sen tio eble perdus intereson pri Esperanto.

fonto: Halina Gorecka, http://sezonoj.ru/2012/12/balaz/

Ĉeĥa Esperanto Asocio aldoniĝas kun sinceraj gratuloj! Menciendas, ke Peter Baláž i.a. ofte venas al Ĉeĥio kaj aktive kontribuas tie al programo de Esperanto-aranĝoj, precipe per prelegoj kaj prezento de projektoj de E@I kaj komputila instrukciado (ekz. dum Sabla Printempo en Písek, dum KAEST en Dobřichovice, dum Muzea Nokto 2012 Svitavy, dum Trilanda Konferenco en Břeclav k.a.). Li ankaŭ donacis valorajn librojn por nia Muzea biblioteko. Ni deziras al li pluajn fortojn, novajn ideojn, entuziasmon, bonajn kunlaborantojn, sukcesojn en lia aktivecoj kaj kontentiĝon en lia privata vivo!

Nome de la ĈEA-estraro Pavla Dvořáková


RILATAJ ARTIKOLOJ:

Peter Baláž v České televizi (Peter Baláž en la Ĉeĥa Televido), 6.9.2017


  • publikita 17. 12. 2012
  • 2683 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024