Famkonata KAEST – Konferenco pri Aplikoj de
Esperanto en Scienco kaj Tekniko, sukcese okazinta inter la 7-a kaj la 10-a
de novembro 2024 en la slovaka urbo Žilina, havis ĉi-foje
vere nefacilan, sed allogan kaj defian ĉeftemon – Esperanto kaj
lingvolernado en la epoko de artefarita intelekto kaj virtuala
realo. La eventon partoprenis ankaŭ 11 membroj de ĈEA. Dank al
iniciatemo de EsperRadio – La Frateca
Radio el Italio vi povas nun sekvi la unuajn ses prelegojn en komforto de
viaj hejmoj. Espereble pliaj registraĵoj nemalbaldaŭ aperos, ĉu en la sama
videokanalo, ĉu en la retejo de la organizanta E@I.
Konciza prezento de la gastiganta urbo
Peter Baláž – Robotoj alvenas – aŭtomatigo, artefarita intelekto kaj la minaco de la senlabora estonto
Miroslav Malovec – Kiel oni faras vortarojn
Ralf Gion Frohlich – La potencialo de Etendita Realeco en edukado kaj lingvolernado
Gabrielle Espozito – La rolo de esperanto en la solvado de profundaj malkonsentoj
Karlos Peskera Alonso – Konfliktaj identecoj en malkreskiganta mondo
Kiu prelego alportis al vi ion vere novan, neatenditan, instigan? Ni antaŭdankas pro viaj ev. komentarioj ĉi-sube. Por fari tion ne necesas skribi vian retadreson.