Por kio ni eluzos vian financan donacon

Komitato de ĈEA informas:

Ĉi jare, post konscienca konsidero, ni decidiĝis por du pli ambiciaj financaj projektoj.

1) eldono de ambaŭflanka vortaro ĉe proksimume 200 paĝoj. La kialoj por la eldono estas du:

Unua kialo – en la jaro 2025 okazos en (moravia urbo) BRNO la plej signifa okazintaĵo – tutmonda kunveno de esperantistoj – Universala Kongreso. Eble tiu ĉi aranĝo venigos al Esperanto pluajn interesatojn pri la lingvo kaj studado de ĝi.

Dua kialo estas situacio, kiam la ĉefeldonanto de esperanta literaturo, Petr Chrdle KAVA-PECH, paŝo post paŝo finas sian eldon-agadon. Aktuale ni ne havas informon, ĉu iu eldonanto en la plej proksima estonteco, povus garantii eldonon de la vortaro organize, teknike kaj finance. La komitato de ĈEA taksas la eldonon de la vortaro kiel investaĵon por pluaj venontaj jaroj.

2) eldono de lernolibro de Stano Marček – Esperanto per rekta metodo

Printempe 2024 ĈEA kunlabore kun Milan Kolka, prezidanto de E klubo Brno, ekorganizis 10lecionan retan kurson por komencantoj. Tiam evidentiĝis, ke ne estas sufiĉe da lernolibroj de Esperanto per rekta metodo de St. Marček. ĈEA ŝatus organizi pluajn kursojn en venontaj jaroj. Montriĝis, ke aliaj lernolibroj ne estas tiom taŭgaj. Tial ni decidiĝis por postpreso de la menciita lernolibro, kunlabore de afabla helpo de Petr Chrdle, antaŭ lia meritita emerituro.

Ĉe ambaŭ libroj – vortaro kaj lernolibro – oni konsideris, ke la eldono estos por ĈEA profita. Sed en tiu kazo oni supozas forvendon de plimulto de la eldonaĵo. Koncerne multnombron de la eldonaĵo, la vendado daŭros kelkajn jarojn kaj tiam ĈEA havas en la libroj blokitan monon, kiun la organizo ne povas uzi.

Via eventuala financa donaco do ebligos akiri mon-rimedojn por pluaj aktivaĵoj de la asocio. Tiukaze ni dankas al ĉiuj donacintoj, kiuj jam subvenciis funkciadon de la asocio, aŭ subvencias ĝin regule. La asocio estas subtenata plejparte de kontribuaĵoj de siaj anoj kaj favorantoj.

La financan donacon vi povas sendi al konto de asocio, numero

2800186228/2010

la variigebla simbolo estas via numero en asocia legitimilo (sen antaŭa litero de kategorio), antaŭ ĝi skribite kodo por donaco – 06943. Kaze, ke vi ne estas ano de ĈEA, aŭ deziranto sendi la mon-donacon anonime, bonvolu uzi nur 06943.

  • lch-, -jk-

  • publikita 16. 8. 2024
  • 48 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024