La 15an de septembro okazis en la svisa urbo Brig premiero de la nova opero
THREE. Kaj kial ni informas pri ĝi ĝuste ĉi-tie?
THREE estas kameropero de UMS `n JIP (temas pri duo
Ulrike Mayer-Spohn kaj Javier Hagen). Muzike traktas pri potencialo de komuna
eŭropa lingvo (t.e. de Esperanto) uzata kiel entuta ekonomia ilo. Pliaj
informoj pri projekto ĉi tie (nuntempe nur malmultaj
informoj en Esperanto, pli estas en angla – via kontakto kun aŭtoroj tial
pli ol indas, se vi volas informi pri tiu ĉi opero).
Miroslav Hruška