Pri nia Muzea nokto raportis ĉina radio

La 2-an de junio okazis en Esperanto-Muzeo en Svitavy jam la 4-a Muzea nokto kun riĉa programo. Kadre de ĝi estis inaŭgurita nova tutjara ekspozicio „125 jaroj de Esperanto“. La aranĝon partoprenis ankaŭ Pavol Kaščák, ĉefredaktoro de la renaskiĝinta Verda Stacio, kiu pretigis pri la muzeo radioelsendon, aŭskulteblan nun interrete ĉe la Ĉina Radio Internacia.

La intervjuon kun ĉeforganizantino de la aranĝo Pavla Dvořáková vi povas aŭdi en http://esperanto.cri.cn/…1s137569.htm.

Por starti la elsendon, klaku komence de la teksto al signo de aŭskultiloj.

Agrablan aŭskultadon!


  • publikita 27. 6. 2012
  • 1220 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Stanislav Štefan

#1 Stanislav Štefan

Mi auskultis la programon, estis bonege audebla.Dankojn al la organizantoj! Kiel leganto de la GAZETO el Francio mi scias, ke en Svitavy okazos nunjare grava kultura aranĝo.Gratulojn!

před 12 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024