Pri T. G. Masaryk en Esperanto

La 7-an de marto, okaze de la naskiĝtago de filozofo kaj la unua ĉeĥoslovaka prezidento Tomáš Garrigue Masaryk aperis en bitoteko.it rimarkinda artikolo kun bibliografio, verkita de Antonio De Salvo. Ni utiligas la okazon por alirebligi al vi konkretajn menciitajn Esperantlingvajn dosierojn pri la temo. En tiu ĉi tuto la materialo aperas publike unuafoje.

LIBROJ:

HERBEN, Jan – Malriĉa knabo, kiu gloriĝis. Biografia libro. Trad. Tonča Mrázková kaj B. Pittner. Moraviaj Esperanto-Pioniroj, Olomouc 1930. Sur la p. 89 entenas ankaŭ represon de la artikolo pri interparolo de la brita ĵurnalistino Martha Root kun TGM, okazinta 20.3.1928, i.a. pri la rolo de Esperanto! (la teksto ĉeĥlingva elŝuteblas krome ĉi-tie)

Originalo de la libro kaj ekzemplero kun aŭtografo de la filo Jan Masaryk – el la 1-a ekspozicio de la tiam nove fondita Esperanto-Muzeo en Svitavy (septembro 2008)

BROŜUROJ:

CÍSAŘ, Jaroslav – La unua prezidento de la Ĉeĥoslovaka respubliko. Broŝuro eldonita omaĝe al 70jariĝo de T G. Masaryk, verkita de lia persona sekretario. Tradukis Rudolf Hromada. Prago 1920.

ARTIKOLOJ:

Artikolo pri TGM en Esperanta Vikipedio

Kompleta numero de la gazeto La Progreso (1930, n-ro 3) estis dediĉita al TGM omaĝe al lia 80jariĝo.

MASARYK, Tomáš Garrigue: La senco de la ĉeĥoslovaka nacio. El lia verko „Jan Hus“ (1896). Tradukis Stanislav Kamarýt. En: Ĉeĥoslovaka Antologio, Literatura Mondo, Budapest 1935.

DOBIÁŠ, Bohdan – D-ro T. G. Masaryk. En: “Esperanto de UEA”, 1929, n-ro 7/8, paĝo 133.

LUDWIG, Emil – T. G. Masaryk. En: “Literatura Mondo”, 1932, n-ro 12, Kristnaska aldono al la decembra numero, paĝo VII.

Artikolo kun foto okaze de lia 85-a naskiĝtago aperis en “Esperanto de UEA”, 1935, n-ro 3, paĝo 37.

SONREGISTRAĴOJ

MASARYK, T. G. – ČAPEK, Karel – Maljuna arbo. Saĝaj konsiloj pri la arto maljuniĝi. El la libro „Interparoloj kun TGM“. Tradukis Vladimír Türk. Laŭtlegas Miroslav Smyčka (2013).

VONDRÁČEK, Jindřich – Tomáš Masaryk kaj Charlotte Garrigue. La originan artikolon Esperantlingve laŭtlegas Jan Markovič (2014).


Se vi scias pri pliaj tekstoj, bv. sendi ilin al redaktejo @ esperanto.cz.

Kompilis kaj la tekstojn grafike finpretigis Pavla Dvořáková


Soubory
pdf herben-jan_malrica-knabo-kiu-glorigxis.pdf (688.59 kB)
pdf cisar_la-unua-prezidanto.pdf (287.32 kB)
pdf masaryk_senco-de-la-cehoslovaka-nacio.pdf (362.53 kB)
jpeg dobias_masaryk.jpeg (139.2 kB)
pdf ludwig_masaryk_lm_1932_VII-12.pdf (1.23 MB)
pdf Progreso_1930-03_pri-masaryk.pdf (899.05 kB)
pdf root-masaryk_uryvek-z-rozhovoru-1928_esperanto.pdf (1.13 MB)

  • publikita 7. 3. 2019
  • 775 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024