Post longa paŭzo ni decidis revivigi iaman retmesaĝan informilon de ĈEA Retkomunikoj. Hodiaŭ ĝia julia eldono aperis.
En ĝi vi povas legi informojn pri pretigado de Universala Kongreso en Brno 2025, pri la unua reta kurso de esperanto por komencantoj sub gvidado de Milan Kolka kaj vi estas invitataj al septembra konferenco de ĈEA en Česká Třebová.
Se vi deziras ricevi ĝin rekte en via retpoŝto, bonvolu enmeti vian retpoŝtadreson en formularon en ĉi tiu retpaĝo.