La komune planita kongreso en Frankfurto/Oder kaj Slubice pro la konataj cirkonstancoj povis fizike okazi nek 2020, nek 21.-28.5.2021. Tial estis preparita almenaŭ virtuala prelega programo kun valoraj kontribuaĵoj, kiujn ĉiu interesitoj povas nun spekti senpage kmaj sen tempa limigo en sia hejmo. Espereble ĉiu trovos la temon laŭ sia gusto.
La informon ni publikigas en Esperanto.cz, ne nur ĉar temas pri grava okazaĵo ĉe la najbaroj, sed ĉar origine ankaŭ ĈEA estis invitita kiel kunorganizanto.Kvankam la plano ne realiĝis, nun almenaŭ ni povas inviti pliajn spektantojn el inter la ĈEA-membraro kaj iom helpi diskonigi la rezultojn de la kongreso diverslande.
Ronald Schindler (GE) – Tion vi estus vidinta (virtuala ekskurso tra la gastiganta urbo Frankfurto/Oder kaj Slubice kaj la kongresejo) 6:14
Ulrich Lins (GE) – Historio de rilatoj inter polaj kaj germanaj Esperantistoj 59:50
Paneldiskuto pri Esperanto eldonado – Kien iras nia literatura merkato 1:25:07
Katarzyna Lewończuk (PL) – Bialystok-aj E-libroj 1:12:09
Roman Dobrzyński (PL) – La opero Halka (pri la pola nacia opero de S. Moniuszko, esperantigita de L.L. Zamenhof) 53:45
Irek Bobrzak (PL) – Botanika terminaro 39:59
Irek Bobrzak (PL) – Varsovia Vento 56:38
Ralf Fröhlich (GE) – Esperantostacio Halbe hodiaŭ 57:55
Chuck Smith (GE/Usono)- Amikumu 41:28
Zofia Śmistek (PL) – Renkontiĝo de Mazowiecki kaj Kohl 47:06
Ida Stria (PL) – La nordĝermanaj lingvoj 1:45:59
Goro Christoph Kimura (GE/JP) – Translingva kunlaboro inter najbaroj – sed en kiu lingvo 1:28:49
Seán Ó Riain (IR)- Najbaraj rilatoj sur la irlanda insulo 1:12:04
Anna Striganova (RU) – Fabeloj pri li, fabeloj pri ŝi 1:02:52
Amri Wandel (IL) – Nigraj truoj 1:10:37
Pavla Dvořáková
#1 Josef Vojáček
Certe mi elektos kaj iom post iom la interesajn prelegojn aŭskultos.