Subtenu malriĉajn infanojn en Afriko

En tempo ne nur antaŭ Kristnasko ni volas aĉeti donacojn por niaj geamikoj, familianoj, proksimuloj ktp … Sed eble ne al ĉiu persono nepre devas plaĉi tiu vivo en konsuma stilo, konsuma societo. Kaj tiuj personoj prefere ŝatus fari ion bonan por malriĉaj homoj. Ni ŝatus en tiu ĉi aktualaĵo informi vin pri du eblaj projektoj.

SOLIDARECO Bonvolo

SOLIDARECO Bonvolo estas senprofitcela asocio bazita en Goma en la Norda Kivu provinco de la Demokratia Respubliko de Kongo (antaŭe Zairio).

Inter la projektoj de tiu ĉi organizo estas instruado de infanoj. Ĉiudimanĉe, ekster la domo de frateco, la infanoj kaj junuloj lernas Esperanton. Kutime, Alphonse WASEKA instruas al la junuloj kaj progresantoj kaj Augustin KAKOZWA instruas al la infanoj kaj komencantoj. Augustin KAKOZWA estas 33 kaj estas en lia 4-a jaro de 9-jara grado en Medicino. Aŭstralia sponsoro luas domon por kelkaj familioj. Universitatajn kotizojn, vivkotizojn, kaj komputilajn aĵojn por siaj studoj, li ricevas de germana sponsoro. Augustin parolas francan, svahila kaj Esperanto. Li instruas Esperanton al du grandaj klasoj de junuloj ĉiun dimanĉon, por kiu SBV tre dankas. Se vi volas sendi monon al Augustin, bonvolu sendi ĝin per SBV por ke ĉiuj sponsoroj bone komprenu la situacion. Augustin ricevos vian plenan donacon, se vi tion volas.

Alphonse WASEKA estas advokato de SOLIDARECO Bonvolo.

Ĉu vi volus helpi?

Ĉu vi volas doni ion al infano, studento aŭ familio?

Ĉu vi volas doni ion por kontribui ĝenerale al ilia laboro?

Se jes, elkoran dankon!

La SOLIDARECO Bonvolo havas bankkonton en Ruando (pli sekura ol Kongolando) aŭ oni povas ricevi monon en Kongolando per Western Union aŭ Moneygram.

Bedaŭrinde, PayPal ne funkcias en Goma.

Moneygram (nur „cash“ servo) funkcias de Aŭstralio kaj estas pli malmultekosta ol Western Union.

​Gravas por nia „respondeco“ ke ĉiuj donacoj estas ricevitaj, registritaj kaj liveritaj korekte – SOLIDARECO Bonvolo petas ke eĉ donacoj ĉelita al specifika individuo estu pagita al la respondeca SBV oficisto.

Por sendi donacon per Western Union aŭ Moneygram:

First Name: Alphonse Second Name: WASEKA KAMANGO, Address 1: La Frontière 18 Address 2: Katindo Town/City: Goma, DRC

Por transdoni monon per banko:

​Banknomo: ACCESS BANK Gisenyi/ Rwanda

Adreso: P.O. BOX 2059 UTC konstruaĵo, 3-a etaĵo Kigali, Ruando

SWIFT: BKORRWRW Kontnomo: WASEKA KAMANGO Alphonse Kontnumero: 2002150202533501

Pli da informoj vi povas legi ĉe la retejoj de SOLIDARECO Bonvolo – malnova retejo kaj nova retejo.

Se vi volas havi kontakton kun SOLIDARECO Bonvolo, ni rekomendas kontakti Augustin Kakozwa per retmesaĝo al augukako@gmail.com. Pli da detaloj povas doni al vi ankaŭ Pedro Hernandez el Hispanio, kiu estas en kontakto kun la orfejo en Goma.

SOLIDARECO Bonvolo

Augustin Kakozwa kun siaj studentoj

Pedro Hernandez kun Alphonse Waseka, kunordiganto de la orfejo de Goma (Kongolando), kiu vojaĝis al Kigali por konatiĝi kun li


ESPERAS z.s.

Dua subteninda projekto estas projekto de ĉeĥa civitana societo ESPERAS, z.s., kiun gvidas sinjorino Klubalová. Ŝia agado volas helpi al infanoj en Benino, al orfejo en Lokkose. Ankaŭ ŝi helpas pere de longtempa loka kontakto – Francois Hounsounou, kiu fondis Afrikan Centron Mondcivitanan.

ACM estas Afrika Centro Mondcivitana en Lokossa, Benino. Ĝi fondiĝis la 15 de julio 2010 kaj estas akceptita laŭ la oficiala ŝtata ĵurnalo la 15 de februaro 2011. Ĝi celas subtenadi georfojn, malriĉajn geinfanojn kaj knabinojn: • doni la ŝancon al tiuj menciitaj infanoj frekventi aŭ daŭrigi la instruadon pagante por ili la lerno-imposton kaj la lernejaĵojn, • helpi la knabinojn, kiuj forlasis la lernejon por lerni profesian metion (kudrado, harfrizado aŭ alia laŭ la deziro de la knabino).

Precizaj donitaĵoj

ACM Benino en Lokossa subtenas entute 31 gelernantojn kaj la apartan grupon de 9 knabinoj, kelkaj el kiuj loĝas en la sidejo. Ĝi subtenadas ilin per la kontribuoj de kelkaj eksterafrikaj esperantistoj. Dank’ al tiuj kontribuoj de esperantistoj ACM Benino sukcese helpis akiri la diplomojn al 6 knabinojn pri kudrado kaj kvar infanoj sukcesis en la abiturienta diplomo por studi en la benina universitato. Aliflanke ĝi helpas junulojn, kiuj jam finlernis metion kaj ne kapablas akiri la diplomon. Oni ĉiam bonvenigas diversajn kontribuojn, kiuj helpus la geinfanojn. Oni kolektas lernejaĵojn, vestaĵojn kaj ludilojn.

Kian rolon ludas ACM Benino en Esperantujo?

La centro regule gastigas vojaĝantojn en Esperantujo. La gastoj havis malfacilaĵon rekte babili kun la geinfanoj. Pro tio ACM Benino provis instrui Esperanton al kelkaj infanoj, kiuj loĝas en la centro. Por enradikigi la instruadon, la centro nun havas togolandan volontulan Esperanto-instruiston, nome Kokou Hezekiel Kede Gad-ji, kiu plentempe instruadas la lingvon al ĉiuj infanoj, junuloj kaj al plenkreskuloj. Dankegon al Fernando Maia el Brazilo, kiu vizitis la centron kaj denove subtenadas tiun projekton, ĉefe la lernopagon por la infanoj. Cele testi la lingvonivelon de lernantoj, oni decidis starigi partnerrilaton inter Scio Sen Bariloj (de Privas Tchikpe kaj Mirejo Grosjean). Oni interkonsentis pri la preparado de la lernantoj al la atingo de la ekzameno «Kurso Unua Kontakto» (KUKo) meze de decembro.

Sinjorino Klubalová respondecas en la ĉeĥa civitana societo pri kolektado de uzitaj vestaĵoj, ŝuoj, ludiloj. Por la edukado en lernejo oni kolektas kalkulilojn, skribilojn, pintigilojn, kajerojn, rektilojn sed kompreneble ankaŭ pri mono, ĉar ŝi estas ankaŭ en kontakto kun lokaj studentinoj, kiuj finiĝas siajn metiajn studojn, sed poste ne havas monon por pagi la atestilon, kiu permesus al ili oficiale labori. Ankaŭ iun ĉambron por laboro necesas finance kovri.

IBAN numero de la konto: CZ93201000000­02200545944

BIN kodo: FIOBLCPPXXX

Telefona kontakto: +420 737 074 649

Kontakto al François( Franko) HOUNSOUNOU:

François( Franko) HOUNSOUNOU, BP 226 Lokossa-Mono Rép. du Bénin West Africa Tél: +229 95 96 51 24 Skype: esperantoawc

Studentinoj en Benino kun ricevitaj donacoj por ilia edukado

Studentoj kaj studentinoj kun ricevitaj donacitaj vestaĵoj

Infanoj en centro, dekstre Francois Hounsounou

Antaŭ la centro

Ĝenerala informo pri Afrika Centro Mondcivitana troveblas en esperanta versio de paĝo. Sinjorinon Klubalová kontaktu per retmesaĝo al esperas@post.cz


Karaj legantoj kaj vizitantoj de nia retejo, nur restas diri: Trankvilan kaj feliĉan Kristnaskon kaj sukcesan novan jaron 2018!

Nome de la redakta teamo ĉefredaktoro Miroslav Hruška


  • publikita 16. 12. 2017
  • 1559 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024