Tri aktualaĵoj ne nur de TEJO

Ni ŝatus informin vin per tiu ĉi teksto pri tri aktualaĵoj, kiujn vi ne devus mistrafi ;-) Kio nuntempe okazas en esperantujo? Legu pli!


TEJO havas novan prezidantinon

Kiel ni jam informis vin en antaŭa aktualaĵo, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo subite dum la komitata kunsido de TEJO en Szczecin perdis la prezidanton. Tamen baldaŭ la organizo elektis novan.

Tamen la postenon de prezidanto ricevis nek la dua vicprezidanto de la asocio, Francesco Maurelli Maurelli nek la unua vicprezidanto, Konstanze Schönfeld. Anstataŭe la estraro proponis al la komitato, ke la tasko de prezidanto estu transdonita al la ĝenerala sekretario, Hoan Tran (Ĝojo), dum ŝian postenon transprenu estrarano Charlotte Scherping Larsson.

La nova prezidanto, Hoan Tran Thi, estas 25-jara vjetnamino, kiu eklernis Esperanton en 2011 en kurso de Vjetnama Esperanto-Asocio por volontuloj de la 97-a Universala Kongreso.

En la vjetnama lingvo, Esperanto estas nomata “internacia lingvo”, kaj tio tiris mian atenton kaj scivolemon je la unua fojo kiam mi aŭdis pri la lingvo. Aldone, ankaŭ la ideo volontuli en Universala Kongreso interesegis min. Ekster Esperantujo, mi estas instruistino por infanoj, kaj mi nun laboras en Hanojo, sed mia hejmurbo estas en Ninh Bình, provinco en nord-oriento de Vjetnamio rakontas Hoan Tran Thi al sendependa movada bulteno Libera Folio.

Ŝi ankoraŭ ne scias ĉu ŝi volos kandidati por la posteno de prezidanto por la sekva mandatperiodo, kiu komenciĝos jam dum la ĉi-jara IJK en Hispanio.

Tio vere dependas, oni ne scias kio povos okazi dum la venontaj sep monatoj. Ĉi-momente, mi tre ĝojas ricevi subtenon de aliaj estraranoj en la teamo kaj la komitato. Tio estas mirinda afero, kaj granda motivo por mia venonta agado. Kion mi povas diri nun estas, ke mi faru ĉion kion mi povos por la profito de la organizo, de la landaj sekcioj, de la membroj. Pri la estonteco, ni vidos.

Dum la nuna mandatperiodo Hoan Tran volas prioritatigi la rilatojn inter UEA kaj TEJO, la fortigon de la komisiono de TEJO pri edukado kaj la memstariĝon de ekstereŭropaj landaj sekcioj de TEJO, ŝi klarigas responde al demando de Libera Folio.

Hoan Tran Thi (Ĝojo), la nova prezidanto de TEJO


IJK en jaro 2019 okazos en Slovakio

#IJK2019 okazos en Slovakio!

La 75-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazos en Liptovský Hrádok, Slovakio! Temos pri la unua IJK en Slovakio! TEJO dankas la kandidatojn NEJ (Nederlanda Esperanto-Junularo) kaj SKEJ (Slovakia Esperanta Junularo). Ambaŭ estis tre bonaj kandidatoj por la venonta IJK, kaj ni vere aprezis la emon kaj entuziasmon, kiujn ili montris en ĉiuj fazoj de la kandidatiĝproceso. La TEJO-estraro multe pristudis ĉiujn kandidatiĝmate­rialojn kaj vere estis malfacila decido. En la lasta RetEsku finfine TEJO-estraro atingis la finan decidon kaj elektis SKEJ kiel organizan teamon de IJK 2019. Ankaŭ la redakcia teamo de Esperanto.cz kore gratulas al SKEJ!


Ses jarkolektoj de La Ondo senpage legeblaj

Antaŭ dek unu jaroj, en januaro 2007 komencis aperi la elektronika versio de la gazeto La Ondo de Esperanto. La redakcio post paso de kvin jaroj senpage disponebligas malnovajn jarkolektojn. Ĵus estis enretigitaj la pdf-versioj de ĉiuj numeroj de la 2012a jaro. Krom pli ol du centoj da primovadaj artikoloj, kiuj perdis sian aktualecon, en ĉi tiu jarkolekto aperis pluraj daŭre interesaj artikoloj pri diversaj temoj, multaj recenzoj, originalaj kaj tradukitaj beletraĵoj kaj dekartikola ciklo pri Esperanto-poetoj de Zamenhof ĝis Mao Zifu en la rubriko “Nia trezoro”.

Nun ses jarkolektoj de La Ondo (2007, 2008, 2009, 2010, 2011, 2012) estas libere elŝuteblaj ĉe http://esperanto-ondo.ru/Lode-old.htm En la sama retejo estas ankaŭ ligiloj al la demonstraj versioj de ĉiuj pasint-jaraj “Ondoj”.

La Ondo de Esperanto (11 numeroj laŭ “pdf” kaj “ePub” + literatura suplemento), kies januara numero jam aperis, estas abonebla por la tuta jaro 2018 kontraŭ nur 15 eŭroj ĉe la perantoj, UEA-konto, kaj per PayPal/bankkartoj ĉe http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Agrablan legadon!


Kreita laŭ:

http://www.liberafolio.org/…en-slovakio/

http://sezonoj.ru/…/01/ondo-26/

http://tejo.org/…en-slovakio/

-mir-


  • publikita 14. 2. 2018
  • 2139 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Josef Vojáček

#1 Josef Vojáček

Temas pri utilaj informoj.

před 7 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024