Ĉu d-ro Zamenhof fariĝos oficiala simbolo de Bjalistoko?

Nuntempe En Pollando okazas amaskomunikila enketo, kiu aŭ kio fariĝu oficiala simbolo de Bjalistoko – kaj ne nur civitanoj de la urbo rajtas voĉdoni … Jen ŝanco ankaŭ por via eta engaĝiĝo, kiu povas multe helpi!

Kvankam 17.2.2012 laŭ statistiko d-ro Zamenhofd akiris nekredeblajn 51%jn da voĉoj (certe ankaŭ dank al jamaj aktivecoj de esperantistoj), la 2-an de aprilo li havis 43%. . Sed nenio pri la „fina venko“ ankoraŭ certas, ĉar lastmomente kompreneble povos aperi ankaŭ subtenantoj de aliaj eblecoj!

TIAL GRAVAS ĈIES – DO ANKAŬ VIA – PLIA VOĈO!

Sufiĉas vere nur kelkaj sekundoj de via rara tempo!

KION VI FARU?

Bv. nur klaki al sekva ligilo kaj en la mallonga listo klaki apud la nomo de Ludoviko Zamenhof

http://wiadomosci.onet.pl/…adomosc.html

Jen ĉio! El la diskuto sub la listo videblas, ke esperantistoj el diversaj landoj jam subtenis la ideon – ĉu ankaŭ vi apartenos al ili?

Koran dankon al ĉiuj por la kunlaboremo!

padv

fonto: http://www.ipernity.com/…81031/376547


  • publikita 17. 2. 2012
  • 1275 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024