#2 Jiří Machačík
Mi havas demandon: Je kioma horo la babilado komencos kaj kiom longe ĝi daŭros?
Ĉu vi parolas ĉeĥlingve kaj konas bazojn de Esperanto, sed
mankas al vi ebleco paroli? Ĉi-aŭtune ni malfermas vesperan retan Babiladon
por ĉeĥparolantoj, kiuj jam finis iun kurson, trairis iun
lernolibron, sed ili ne havas eblecon paroli esperantlingve kun iu.
Ĉiu semajno havas unu temon, al kiu vi povas prepari aŭ vi povas alveni tute sen preparo. Gravas emo paroli esperantlingve. Babiladon ĉiam gvidas unu moderatoro, kiu krom eblaj demandoj ankaŭ zorgas pri tio, por ke ĉiuj parolantoj havu proksimume la saman spacon paroli kaj kiu ankaŭ povas respondi demandojn aŭ malklaraĵojn. Ĝi daŭros 1 horon, sed eblos babili pli longe sen moderatoro.
Babilado havas du partojn. La unua duonhoro estas por komencantoj – ni parolas malrapide kaj kun simplaj vortoj. Ekde la 19:30 estas loko por pli spertaj parolantoj. Se vi ne certas, kiu parto taŭgas por vi, provu ambaŭ.
Babilado okazas je la 19:00 sur la retadreso
https://meet.jit.si/…eta-babilado
Aliĝo ne necesas, sed se vi volas ricevi regulan retpoŝtan invitilon kun temo, vi povas enmeti vian retadreson en ĉi tiun formularon. La diskutejo similas al Zoom aŭ Teams, se vi ne certas, vidu ĉeĥlingvan helpilon aŭ skribu.
#1 JOSEF VOJÁČEK
Bonega ideo. Ĉu povas partopreni ankaŭ spertaj parolatoj, kiuj povus helpi al la ceteraj?