Ĉu vi volas trapasi KER-ekzamenon RETE en junio-julio 2022?

Ekde decembro 2008 UEA funkciigas internacian ekzamensistemon de Esperanto, kiu konformas al la postuloj de la Konsilio de Eŭropo kaj difinas lingvokonajn normojn. La unulingvaj ekzamenoj de UEA estis ellaboritaj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) en niveloj B1, B2 kaj C1. La fakto, ke la nova ekzameno konstruiĝis baze de la eŭropaj normoj, signifas, ke ties atestilon oni oficiale agnoskas kaj traktas kiel la aliajn lingvoekzamenajn atestilojn. Kiel realiĝos la ekzamenoj en 2022 kaj kiukondiĉe eblas partopreni ilin ne nur ĉeeste, sed ankaŭ rete el sia hejmo? Bv. ekscii pli en nia artikolo.

UEA anoncas tri ekzamenperiodojn por la jaro 2022:

  • en junio-julio estos eblo rete trapasi ekzamenojn, tio signifas ke ĉiu el sia propra hejmo povos ekzameniĝi,
  • en aŭgusto dum la UK kongreso estos paperaj, ĉeestaj ekzamenoj kaj
  • fine de novembro en la malnovaj formoj, kadre de la Tutmonda Ekzamentago ni organizos ĉeestajn sesiojn, dise en la mondo.

Por ekscii la intereson de la esperantistaro rilate al la rete trapaseblaj juniaj/julia ekzamenoj la Ekzamena Komisiono de UEA lanĉas enketon. Ni petas ĉiun, kiu interesiĝas pri la ebloj ekzameniĝi rete en tiu periodo, ke ili bonvolu plenigi la enketilon.

Sciu tamen, ke por dehejme ekzameniĝi oni devas disponi pri la necesaj teknikaĵoj.

  • posedo de komputilo kun kamerao kaj mikrofono;
  • uzo de unu el tiuj programoj: Chrome, Safari, Firefox aŭ Edge;
  • kapablo uzi la programon Zoom;
  • posedo de bona retkonekto;
  • kaj lertoj por baza uzo de komputilo.

Por testi ĉu via komputilo taŭgos por la ekzamenoj, ni organizos senpagan teknikan provon kaj trejnadon pri teknikaĵoj. Antaŭ la ekzameno estos ankaŭ laŭnivela seminario pri la enhavo de la ekzameno kaj ekzercigo de la retaj testformoj.

Jen la enketilo, kiun bonvolu plenigi: https://forms.gle/…4sagZvaeXoY9 Detalajn priskribojn kaj specimenojn laŭ la niveloj vi trovas en la ekzamenpaĝo: https://edukado.net/ekzamenoj/ker

Danke, en la nomo de la organizantoj, Katalin Kováts, KER-komisiono

Fonto: https://edukado.net/novajhoj?…

  • mk-

  • publikita 23. 3. 2022
  • 219 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024