El la UEA-retejo vi povas elŝuti aktualajn numerojn de la UNESKO-revuo Kuriero en Esperanto.
La ĉefa kaj oficiala revuo de UNESKO (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo) havas la plej grandan kaj plej vastan legantaron el ĉiuj ĵurnaloj publikigitaj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝiaj specialiĝintaj institucioj. Ĝi aperadas 4-foje jare en ses oficialaj lingvoj sur ĉ. 76 kolorplenaj paĝoj. Ĝi adoptis sloganon: „pluraj voĉoj, unu mondo“. Ĉiu numero rigardas ununuran temon el malsamaj vidpunktoj.
Aktuale senpage elŝuteblas 3 numeroj kun temoj
Unesko-Kuriero estis redaktita unuafoje en 1948 fare de Sandy Koffler (1916–2020). Inter 2012 ĝis 2017 estis kompleta interrompo de la papera eldonado pro financaj problemoj. En la reta PDF-formo senpage haveblas ekde marto 2006 en la ses oficialaj lingvoj de la organizo (angla, franca, hispana, araba, rusa kaj ĉina), ekde 2010 en la portugala kaj ekde 2017 en Esperanto.
Esperanta versio estas prilaborata kaj eldonata kun aprobo de Unesko, sed sen ĝia financa helpo. La projekto realiĝas precipe pro la iniciato kaj agemo de la UEA-komitatano Trezoro Huang Yinbao, direktoro de la Esperanto-Centro Ora Ponto en Ĉinio. La eldonado okazas dank’ al kunlaboro de 36 tradukintoj kaj provlegintoj en 23 landoj, kaj financa subvencio de la Esperanto-centro Ora Ponto.
UNESKO ne garantias, ke la enhavo samas kun oficiala versio.
La Kuriero estas eldonata en limigita kvanto ankaŭ paperforme. Pluraj numeroj aĉeteblas en la Libroservo de UEA.
Aktualaj numeroj de la Kuriero en la UEA-retejo
Unesko-Kuriero artikolo en Esperanta Vikipedio
Oficiala arkivo de Unesko-Kuriero
Unesko-Kuriero en Esperanto en la UNESKO-arkivo
Unesko-Kuriero en Esperanto en Lingvo.org
La 2-a Virtuala Kongreso malfermiĝis kun bunta programo kaj salutletero de Unesko Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 965 (2021–07–18)