Unujara instruista trejnado en la Universitato de Poznano

Ĉu vi volas evoluigi viajn kapablojn pri instruado de Esperanto? La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) kunlabore kun ILEi kaj Edukado.net denove kune organizas unujaran instruistan trejnadon, kiu disponigas la bazajn konojn necesajn por instruado de esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko. Eblas aliĝi ĝis la 10-a de aŭgusto! Ni disponigas pli detalajn informojn pri la kurso.

La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka intensa semajna sesio (la unua 14–20 septembro 2013, la dua 01–07 februaro 2014) kaj intertempan hejman laboradon, retan konsultiĝon kun la kursgvidantoj kaj pretigon de laboraĵo pri metodika temo, kies prezento kun la fina ekzameno okazos en septembro 2014. Sukcesintoj ricevos ILEI-diplomon pri instruista trejnado.

Ilustra fotaĵo el la kurso (fonto: Edukado.net)

EL LA PROGRAMO:

Lingvopedagogio (Katalin Kováts, Zsófia Kóródy, Ilona Koutny): ·

  • Bazaj faktoroj de lingvopedagogio (instrumetodoj, instrupocezo, evoluigo de kapabloj, taksado, lingva interfero, ktp.) ·
  • Esperanta metodiko (instruado de elparolo, gramatiko, vortoprovizo kaj kulturo, planado de lecionoj kaj kursoj, ktp.) ·
  • Instruhelpiloj (de instruista kofro tra eldonaĵoj, filmoj ĝis retkursoj)

Esperanta kulturo (Tomasz Chmielik, István Ertl, Aleksander Korĵenkov, Ilona Koutny): ·

  • Plej gravaj eventoj de la historio de esperanto ·
  • Ĉefaj periodoj kaj verkistoj de e-literaturo ·
  • Tiklaj punktoj de e-gramatiko
  • Lingva trejnado (per testoj)

Donaco: partopreno en la aktualaj kursoj de la Interlingvistikaj Studoj (i.a. de Humphrey Tonkin pri e-movado).

Kondiĉoj: bona lingvoscio (min. B2, atestilo pri esperanto-ekzameno estas bonvena) kaj baza kono de esperanta kulturo, krome finita mezgrada lernado (tipo de abiturienta ekzameno).

Partoprenkotizo: A-landoj: 300 EUR, B-landoj (= ankaŭ Ĉeĥio) 130 EUR por unu semestro. ILEI-UEA ofertas 4 stipendiojn po 260 EUR jare (do 130 EUR semestre)!

(La ricevontoj kovros nur siajn vojaĝ- kaj restadkostojn).

Informo kaj aliĝo ĝis la 10a de aŭgusto:

interlin@amu.edu.pl,

http://www.staff.amu.edu.pl/…l/index.html


  • publikita 26. 7. 2013
  • 1496 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024