Videoregistraĵoj el ARKONES

Unu el la plej prestiĝaj kaj plej vizitindaj kulturaj Esperanto-aranĝoj fariĝis sendube ARKONES – Artaj Konfrontoj, okazantaj ĉiuseptembre en la pola urbo Poznano. Por subteni la internaciajn kontaktojn de la ĈEA-membraro, alirebligi al niaj legantoj valoran enhavon de la aranĝo kaj instigi al persona partopreno, ni partumas kun vi plurajn interesajn videojn el ĝia programo el 2016 kaj 2017. En 2018 la aranĝo okazos inter la 21-a kaj la 23-a de septembro. Pliajn informojn vidu en la ARKONES-RETEJO.

PRELEGOJ, DISKUTOJ KAJ PREZENTOJ

Aleksandr Melnikov – Esperanto kiel artefarita lingvo 43:48

  • Kiel “artefarita” lingvo “naturan kvazaŭetnon” kreis…

Ilona Koutny – Ĉu simpla lingvo facile lerneblas? 56:41

Esperantista spirita heredaĵo

  • Interparolo kontrolata de Michel Duc Goninaz kaj Detlev Blanke – sub gvido de Ilona Koutny kaj Zbigniew Galor. Kun partopreno de Ulrich Lins, Barbara Pietrzak, Probal Dasgupta kaj Katalin Kováts.

Stefan McGill – Skeĉa revivigo 34:15

  • La prezento konsistas el du eroj: “La riparoj de Kosciusko-strato” Premio, kiu vidas ligon kun Hungario ĉe tiu titolo. La dua prezento havas ja kvardekjaran historion, sed ĉiam populara: “Fonetika Interpunkcio”.

Tomasz Chmielik – Mordehaj Gebirtig – la juda bardo 44:51

Teo kaj Amo – prezento de la internacia konkurso pri mallongaj filmoj, okazanta en Ĉinio 18:38

KONCERTOJ

Lena Wilke – rusa pianistino kaj kantistino, vivanta en Germanio, foje koncertanta kun sia filino Ĵenja kiel duopo ĴeLe 51:53

Georgo Handzlik  – en Esperantujo famkonata kanzonisto kaj „bardo seb barbo“ 40:51

Zuzanna Kornicka – pola kanzionistino kun gitaro – honore al Zbygniew Galor (kun liaj tradukoj) 32:35

Mikaelo Bronŝtejn – konata rusa juda kanzonisto, poeto kaj humuristo 43:51

Klezmorim Sennomaj – germana ensemblo pri jida muziko 45:56

Johnny M 42:44 – juna germana kantisto okupiĝanta pri rep-regea muziko 42:44


La elekto estas nur malgranda parto de la abunde riĉa programo – por vidi ekz. la liston de prelegoj kaj prezentoj en 2017, rigardu ĉi-tie.


Laŭ la jutuba kanalo de Jan Skonieczka kompilis kaj elektis Pavla Dvořáková (-padv-)


  • publikita 21. 2. 2018
  • 877 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Josef Vojáček

#1 Josef Vojáček

Ĝi donas imagon pri ARKONES, sed por ĉio necesas multe da tempo.

před 7 lety
Tayla

#2 Tayla

Gdzie należy złożyć wniosek o upadłość konsumencką?

hi!,I love your writing so a lot! proportion we be in contact more about your article on AOL?
I require an expert on this house to unravel my problem. May be
that's you! Looking ahead to look you. czym wiąże się upadłość konsumencką?

před rokem

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024