Vikirevuo MOZAIKO n-ro 3

Ankaŭ en la novembra numero ni alportas al vi interesajn artikolojn el plej diversaj fakoj kaj kredas, ke same ĉi-foje vi trovos inter ili temon, kiu kaptos vian atenton.

Landoj de la mondo

Sud-Afriko Lando iom alia, ol cetero de Afriko

Lingva varieco

Eŭska lingvo La plej antikva lingvo de Eŭropo, kiu apartenas al neniu lingva familio.

Aŭ ĉu ĝi tamen havas parencon?

Paĝoj el la historio

Marko Polo Ĉu li vere mem spertis ĉion, kion li priskribis en sia libro pri Ĉinio?

Kulturo kaj arto

Anna Karenina Kial tiu ŝajne „bagatela romanco pri altsocio“ daŭre vekas intereson de legantoj? (omaĝe al la 100-jara datreveno de forpaso de L.N.Tolstoj)

Elstaruloj kaj famaj kaj forgesitaj

Elisabeth Kübler-Ross Psikiatrino pionire okupiĝinta pri morto kaj mortontoj

Sociaj kaj spiritaj instruoj

Gnostikismo La unua granda herezo de kristanismo – kio ĝin karakterizas?

Kaj kie ĝi transvivas ĝis nun?

Panoramo de scienco kaj tekniko

Diamanto Pri ĝiaj ecoj, prilaboro kaj simbolismo

Aboco de la komputila mondo

Spamfiltrilo Kiel protekti sin kontraŭ nedezirataj retpoŝtaĵoj?

Libera tempo kaj vivstilo

Teo Ĝiaj specoj kaj tradicioj en diversaj landoj

Esperanto-movado

Claude Piron Pri vivo de granda karismulo (kun ligiloj al liaj elŝuteblaj verkoj)

Bonvenon en Ĉeĥio!

  • Elstaruloj kaj iliaj verkoj

Du tradukoj de la fama poemo Majo de Karel Hynek Mácha (1810–1836) omaĝe al la 200-jara datreveno de lia naskiĝo

  • Invitilo al ekskurso

Pardubice vidinda urbo, ĉefurbo de „Marcipana Reĝlando“ kaj sidejo de Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj

Ties loka vigla E-klubo i.a. verkis unike multajn bonkvalitajn vikipediajn artikolojn ankaŭ pri aliaj municipoj en la regiono – konvinkiĝu mem!


Sonregistraĵoj

Stonehenge Por kio fakte servis tiu ĉi fama kelta ŝtonmonumento?

Rekomenditaj retpaĝaroj

Edukado.net Komplete rekonstruita retpaĝaro kun kelkcento da novaj utilaj materialoj por lernado kaj instruado de Esperanto (eblas elŝuti post senpaga registriĝo)

Artikolo pri edukado.net en Libera folio

Esperanto en Youtube

Babel Antaŭfilmo kun E-subtekstoj

Kiel traduki en La Ponto instrukcia filmo pri kreado de E-subtekstoj por mallongaj filmoj

Vizitu en nia retpaĝaro

Retaj lingvohelpiloj por progresintoj


MOZAIKO – vikimagazino n-ro 3  – aperis la 2-an de novembro 2010.

Redaktas Pavla Dvořáková.

Viaj reagoj kaj proponoj por enhavo de la sekvaj numeroj bonvenas!

Kontakto: komputado (heliko) esperanto.cz

ARKIVO:

Mozaiko n-ro 1 troviĝas ĉi-tie

Mozaiko n-ro 2 troviĝas ĉi-tie


  • publikita 2. 11. 2010
  • 1920 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Ladislav Hruška

#1 Ladislav Hruška

Rád bych se ještě někam podíval,ale starost o mou paní mi to nedovoluje a tak si rád prohlédnu vše aspoň na PC a jsem v duchu s těmi,kteří mohou tu krásu ve světě naštívit.Ladislav

před 14 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024