Voĉdonu en konkurso de Urba estraro en Bjalistoko

Urba estraro de Bjalistoko decidiĝis malfermi konkurson por nomo, kiu estos uzata por la sistemo de publikaj bicikloj. Inter la proponoj estas ankaŭ nomo en esperanto: Biciklo!

Ekzistas la propono, ke bicikla sistemo en la pola urbo Bjalistoko havu la nomon „Biciklo“. Momente la urbo enketas pri la plej taŭga nomo. Ankaŭ eksterlandanoj rajtas partopreni, tamen la paĝo estas en la pola lingvo. Jen eta klarigo, kiel vi povas voĉdoni. Vizitu la paĝon de enketo. Klakinte aperos retpaĝo kun la enketo „Ankieta“. Je punkto 1) Elekto de stacioj alklaku minimume unu punkton, ekzemple Plac Uniwersytecki aŭ Plac Uniwersytecki. Ĉe punkto du elektu „Biciklo“.

Punkto du de enketo – elektu „Biciklo“

Poste klaku al Zapisz (Sendi). Nun malfermiĝas dua paĝo, kien vi bv. enmeti vian retpoŝtadreson kaj sekurecvorteton (ripetu la literojn, kiuj aperas en la bildo). Fine denove klaku al „Zapisz“ (Sendi). Nun vi ricevos retpoŝtmesaĝon al vi adreso kun ligilo (povas ja okazi, ke la mesaĝo ne venos tuj kaj post du horoj, do bonvolu atendi kaj eventuale kontroli ankaŭ spamujon). Bv. klaki al la ligilo. Malfermiĝas nova paĝo kun la indiko: Via voĉdono estas konfirmita, dankon. (Twój głos został potwierdzony. Dziękujemy)

Ĉu dum ontaj vizitoj en Bjalistoko eblos fari Esperanto-ekskurson per Biciklo ? Ni vidos!

Voĉdoni eblas ĝis la 31-a de julio. Bv. dividi ĉi tiun informon al aliaj kaj metu „ŝati“! Tiel plej eble multaj personoj povas voĉdoni por „Biciklo“. -mir-


  • publikita 24. 7. 2013
  • 1137 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Lenka

#1 Lenka

Mi nur esperas, ke vocxdoni eblas gxis la 31-a de julio!

před 11 lety
Miropiro

#2 Miropiro

Lenka, dankon por rapida komento, tuj korektita :)

před 11 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024