Svisa entrepreno Allsprachendienst Esperanto GmbH, gvidata de konata esperantisto Dietrich Weidmann, submetis al MICROSOFT proponon por enkonduko de Esperanto-subteno por la programoj Windows kaj Office, kaj petas nun, ke multaj uzantoj subtenu la proponon, tiel ke Microsoft konsideru la aferon serioze. Sufiĉas malpli ol unu minuto de via rara tempo!
Subtenu la proponon KLAKANTE ĈI-TIE. Maldekstre de la paĝo sufiĉas MUSKLAKI al la vorto VOTE (=voĉdonu), kie vi sekve nur skribas vian retadreson kaj nomon (kiuj sekve NE estos publike montrataj aŭ plu uzataj – la proceduro necesas nur por interna almenaŭ formala kontrolo de la laŭleĝa nemanipulita voĉdonado) kaj sekve KLAKU (eblas ĝis 3 foje – 1 votes- 2 votes – 3 votes). Tiel altiĝos numero en la kadreto.
Ekde 9.3. ĝis 14.3.matene jam 950 personoj subtenis la ideon. Aliĝu ankaŭ vi!
Krome bonas, se vi aldonas ion al la komentarioj! Sufiĉas eĉ unu mallonga favora frazo, ĉu esperantlingve aŭ alilingve! Necesas nur indiki vian retadreson (kiu tamen NE estos montrata interrete!)kaj eventualan nomon.
"Bonvolu favore voĉdoni por la propono, ŝatigi la proponon, kaj samtempe bonvolu plivastigi mian supran mesaĝon al viaj esperantistaj konatoj.
Amike
Dietrich Michael Weidmann
didi (ĉe) esperanto.ch"
Kion ni ne faros, tion ni ne havos – per eta strebo helpu realigi gravan utilan aferon!
NOME DA LA REDAKCIO NI DANKAS AL ĈIUJ SUBTENANTOJ!
fonto: surbaze de informo en ret-info pretigis -padv-