Eĥoj el la jubilea solenaĵo en Olomouc

Ni prezentas al vi plurajn registraĵojn kaj aliajn materialojn estiĝintajn la 11-an de junio dum la solenaĵo omaĝe al centjariĝo de Esperanto-klubo en Olomouc.

La tuttaga solena aranĝo en la belega metropolo de Hanakio sukcese okazis sub modela reĝisorado de Jan Duda, prezidanto de la loka Esperanto-klubo, funkcianta kiel la Esperanta sekcio de Patrujscienca societo en Olomouc.

Antaŭtagmezo komenciĝis per solena programo ĉe Esperanto-monumento kaj Esperanto-arbo en la Parko de Smetana. Plentempe partoprenis kaj favore al Esperanto parolis ankaŭ la aŭspicianto urbestro de Olomouc s-ro Martin Novotný.

Jan Duda kaj la urbestro Martin Novotný

Neatendita kaj ĝojiga estis prezentiĝo de Miroslav Čejka, docento en la universitato en Katowice, filo de la grava nestoro de la ĉeĥa Esperanto-movado Theodor Čejka.

De la parko la partoprenantoj ĝuis unikan veturadon per historia urba tramo kun granda afiŝo kun verda stelo, rememoriganta la kluban jubileon. La tramo veturigis tuttage senpage ankaŭ la urban publikon.

La solenaj alparoloj okazis ĉeĥlingve, tial al niaj eksterlandaj vizitantoj ni prezentas almenaŭ videoregistraĵojn de la posttagmeza koncerto okazinta en la korto de la urbodomo. (Bv. klaki al la koncernaj nomoj):

Komponaĵo Mi revenos tien – Jan Duda-violono, Markéta Šikulová-orgeno

Moravia popolmelodio Amo, dia amo

Hanakia popolkanto „Malproksimas, larĝas vojo al Olomouc“ – prezentas vira koruso Rovnost (Egaleco)

Fina komuna kantado de la publiko kun la koruso

Antaŭvespera muzikumado ĉe la fontano de Ariono Jan Duda-violono, Václav Nosek-akordeono

(aŭtoroj de la registraĵoj: Pavla Dvořáková a Josef Filip)


2)Resuma fotogalerio de la tuttaga programo (aŭtoroj de la fotaĵoj: František Červinka, Pavla Dvořáková kaj Jana Melichárková)


3)En almetaĵo vi trovas tekstojn de poezio pri „Fontanoj de Olomouc“ (prezentita kadre de la koncerto), Esperanto-kantareton uzitan dum la fina muzikumado kaj luksan turisman esperantan gvidlibron tra la urbo Olomouc

Viaj reeĥoj al la prezentitaj filmetoj kaj gratuloj al la kluba centjariĝo, precipe el eksterlando, estas bonvenaj! Ili estos prezentitaj en la kluba retejo kaj servos kiel plia pruvo por la urbestraro (kiu liveris financan subtenon por la solenaĵo) de vastaj internaciaj kontaktoj, kiun Esperanto peras. Bv. skribi rete al dudajanol(heli­ko)centrum.cz. Antaŭdankon!

RIMARKO:

Krome, se vi ŝatus aŭskulti modelajn ĉiĉeronajn klarigojn pri la memorindaĵoj de Olomouc, ni atentigas vin pri sonregistraĵoj pretigitaj por Kongreso de nevidantoj, okazonta en la urbo 14.-21.7.2011. Vi povas ili elŝuti kaj aŭdi ĈI-TIE.

  • padv-

Soubory
doc Fontanoj en Olomouc.doc (72 kB)
doc kantareto.doc (31.5 kB)
pdf esperanto brožura INFORMA GVIDLIBRO OLOMOUC.pdf (18.78 MB)

  • publikita 23. 6. 2011
  • 2101 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Duda Jan

#1 Duda Jan

Pavlo, děkuji za uveřejnění materiálů z naší slavnosti,je to radost.Hodně úspěchů ve Vaší práci. Duda Jan, Olomouc

před 13 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024